From Wikipedia, the free encyclopedia
szentistváni BABITS Mihály [babiĉ mihAj] (naskiĝis la 26-an de novembro 1883 en Szekszárd, mortis la 4-an de aŭgusto 1941 en Budapeŝto) estis krom Endre Ady la plej granda poeto de la generacio de Nyugat. Li estis ankaŭ verkisto, tradukisto kaj literaturhistoriisto.
Mihály Babits | |||||
---|---|---|---|---|---|
Portreto de Babits fare de József Rippl-Rónai | |||||
Persona informo | |||||
Babits Mihály | |||||
Naskiĝo | 26-an de novembro 1883 en Szekszárd | ||||
Morto | 4-an de aŭgusto 1941 (57-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis per | Laringa kancero vd | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great (en) (–1901) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ilona Tanner vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto esperantisto tradukisto verkisto literaturhistoriisto vd | ||||
Laborkampo | Hungara literaturo kaj Hungarian poetry (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La poeto Babits, kiu jam en 1913 partoprenis la unuan Ido-kurson, vidis en Ido-movado por la internacia lingvo forton kontraŭ la naciismo kaj kontraŭ la ŝovinismo. En 1918 li iĝis honora membro de ULII, krome li estis membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Petőfi kaj membro de Societo Kisfaludy.
Miĥaelo Babits (nomformo aperinta en 1929, vidu bildon) frekventis bazlernejojn en Budapeŝto kaj Pécs, poste cistercianan gimnazion. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. Dum la studentaj jaroj li konatiĝis kun Gyula Juhász kaj Dezső Kosztolányi. Li instruis en diversaj urboj, en la komenciĝanta 20-a jarcento li komencis kontribui. En 1921 li edziĝis al Ilona Tanner, li donis al ŝi pseŭdonimon Török Sophie.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.