From Wikipedia, the free encyclopedia
Michał Doliwo-Dobrowolski (naskiĝis la 21-a de decembro 1861[jul.]/ 2-a de januaro 1862[greg.] en Gatĉina, mortis la 15-an de novembro 1919 en Hejdelbergo) estis pola-rusa elektroteknikisto, elektristo kaj inventisto. Pioniro de la tekniko pri trifaza elektra kurento.
Michał Doliwo-Dobrowolski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1862 en Gatĉina |
Morto | 15-an de novembro 1919 (57-jaraĝa) en Heidelberg |
Mortokialo | Kardivaskulsistema malsano |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Teknologia universitato Darmstadt |
Familio | |
Patro | Jozef Doliwo-Dobrowolski (fr) |
Okupo | |
Okupo | inventisto fizikisto inĝeniero |
Naskiĝis en Gatĉina, proksime al Sankt-Peterburgo en pola-rusa familio. Reallernejon finis en Odesa (Odeso) (1878), kie loĝis kun gepatroj ekde 1872. De 1878 studis en kemia fakultato ĉe Teknika Universitato en Rigo. En la aĝo de 19 jaroj estis forĵetita sen rajto studi en Rusio, tio okazis kadre de reprezalioj pro la atenco de alia polo kontraŭ la rusa caro Aleksandro la 2-a (Rusio). Tiam ekstudis neoficiale en la universitatoj de Sankt-Peterburgo, Odeso kaj Novorossijsk. Tamen ankaŭ pro tio en la jaro 1883 forveturis kun la gepatroj al Germanio.
La studadon daŭrigis en Teknika Universitato de Darmstadt (Darmŝtato), unue en mekanika fakultato, kaj poste en novkreita elektroteknika, kiun finis en 1884.
En 1888 evoluigis trifazan elektran generatoron kaj trifazan elektromotoron, kion faris kelke da monatoj antaŭ Nikola Tesla.
La 2-an de januaro 2007 Asocio de Polaj Elektristoj establis medalon je la nomo de Michał Doliwo-Dobrowolski kaj Tutpollandan Komitaton pri la medalo kun la sidejo en Szczecin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.