Metroo de Dnipro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metroo de Dnipro (ukraine Дніпровський метрополітен) estas la metrosistemo kiu priservas la urbon Dnipro, Ukrainio kaj estis la tria metroo kiu malfermiĝis en Ukrainio post Kievo kaj Ĥarkivo, la 29-an de decembro 1995.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Metroo de Dnipro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Дніпровський метрополітен | |||||
metroo | |||||
Komenco | 1995 vd | ||||
Geografia situo | 48° 28′ 3″ N, 35° 2′ 24″ O (mapo)48.467535.04 | ||||
Lando(j) | Ukrainio vd | ||||
Situo | Dnipro | ||||
| |||||
Posedata de | Kabineto de Ministroj de Ukrainio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
Metroo de Dnipro
Rapidaj faktoj Ĝeneralaj informoj, Loko ...
Metroo de Dnipro | |
---|---|
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Dnipro Ukrainio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 29-a de decembro 1995 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 7,1 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de stacioj | 6 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 524 mm |
Posedanto | Kabineto de Ministroj de Ukrainio |
Transportisto | Дніпровський метрополітен |
Mapo | |
Fermi
Nuntempe, la metroo de Dnipro estas la plej mallonga en la mondo, kun nur 7,1 kilometroj da trakoj kaj ses stacioj.[1] Tamen, ekzistas jam planoj de plilongigo kiuj pliigos nombron da stacioj al naŭ antaŭ 2014.[1] La nura linio de la metroo komenciĝas ĉe Vokzalna stacio, proksime de la centra stacidomo de la urbo, kaj finiĝas ĉe Pokrovska stacio, okcidente de Dnipro. Horaro iras de la 5:30 a.m. ĝis la 11:00 p.m.[2] kaj havas proksimume 22 200 ĉiutagajn pasaĝerojn.