From Wikipedia, the free encyclopedia
Memoirs of a Geisha ("Memoraĵoj de Gejŝo") estas usona filmo de Rob Marshall, aperinta en 2005. Ĝi estas adaptita de la usona romano Geisha de Arthur Golden.
Memoirs of a Geisha | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Memoirs of a Geisha |
Originala lingvo | angla lingvo • japana lingvo |
Kina aperdato | 29 nov. 2005, 19 jan. 2006, 9 dec. 2005, 10 dec. 2005, 16 dec. 2005, 2005 |
Ĝenro | filma dramo, amafera filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Dion Beebe |
Reĝisoro(j) | Rob Marshall |
Produktisto(j) | Steven Spielberg • Gary Barber • Roger Birnbaum • Douglas Wick • Lucy Fisher |
Scenaro | Robin Swicord • Arthur Golden • Doug Wright • Akiva Goldsman • Ronald Bass |
Filmita en | San-Francisko • Japanio |
Loko de rakonto | Kioto |
Muziko de | John Williams |
Rolantoj | Zhang Ziyi • Ken Watanabe • Kōji Yakusho • Suzuka Ohgo • Gong Li • Michelle Yeoh • Kaori Momoi • Tsai Chin • Cary-Hiroyuki Tagawa • Ted Levine • Paul Adelstein • Karl Yune • Nobu Matsuhisa • Mako Iwamatsu • Randall Duk Kim • Samantha Futerman • Togo Igawa • Youki Kudoh • Elizabeth Sung • Eugenia Yuan • Kenneth Tsang • Navia Nguyen • Zoe Weizenbaum • Yōko Narahashi • Diane Mizota • Takayo Fischer • Shizuko Hoshi • Tohoru Masamune • Minae Noji • Masakazu Yoshizawa • Julia Ling • Cathy Shim • Sophie Oda |
Produktinta firmao | Spyglass Media Group Amblin Entertainment Red Wagon Entertainment |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Kostumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Juna kamparanino, Chiyo, kaj ŝia fratino, Satsu, estas venditaj de sia patro al estrino de gejŝo-domo (okiya). Ambaŭ fratinoj estas apartigitaj kaj Chiyo alfrontas la severecon de la domestrino kaj la malfacilaĵojn de la vivo de estonta gejŝo. Ŝi ankaŭ devas alfronti la ĵaluzan sintenon de Hatsumomo, stela gejŝo de la domo, kiu per ruzaĵo sukcesas subigi ŝin al rango de servistino.
Chiyo perdis ĉian esperon en la estonteco, kiam, dum hazarda renkonto, ŝi estas logita de la bonkoreco de viro, prezidento de elektra firmao, al kiu ŝi enamiĝas. Ŝi tiam decidas fari ĉion por altiri lian atenton. Tute oportune, alia gejŝo, Mameha, prenas ŝin sub sia protekto por instrui al ŝi la rudimentojn de la metio. Dank'al Mameha kaj al sia determino, ŝi baldaŭ fariĝas fama kaj admirata gejŝo sub nova nomo Sayuri.
Tamen la sukceso ne proksimigas ŝin al tiu, kiun ŝi sekrete amas, ĉar gejŝo ne plu rajtas ami. Cetere, Nobu, la intima amiko de la prezidento, interesiĝas al Sayuri kaj intermetiĝas inter ili. Necesos, ke alvenu la japana malvenko en la dua mondmilito, signante la finon de jarcentaj tradicioj, por ke Sayuri kaj la prezidento povu finfine kuniĝi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.