Mehrano (perse مهران, latinigite kiel Mehrān; antaŭe Mansurabad (perse منسورآباد), ankaŭ latinigata kiel Mansūrābād) estas ĉelima urbo en provinco Ilamo, Irano, administra centro de la samnoma distrikto. En 2006 loĝantaro estis 13 118 homoj[1]; ĉefe kurdoj.
Mehrano perse مهران | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano limurbo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Ilamo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17 435 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 7′ N, 46° 10′ O (mapo)33.12222222222246.164722222222 [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mehran, Ilam [+] | |||
Geografio
Mehrano situas je la okcidenta parto de Ilamo, apud la Zagros-montaro, je 136 metroj super la marnivelo[2]. La urbo troviĝas proksimume 60 km sud-okcidente de la provinca ĉefurbo Ilamo kaj 550 km sud-okcidente de Teherano.
Historio
En 1986 dum la Iraka-irana milito Mehrano estis okupita de la iraka armeo por monato[3]. En aŭgusto de 2000 ĝi estis bombardita fare de taĉmentoj de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo subtenitaj de la iraka armeo[4]. En 2003 la irana registaro establis apud la urbo tendaron por 50 mil irakaj rifuĝintoj. EN aprilo 2003 la tendara loĝantaro superis 100 mil, do lokaj potenculoj turnis sin al la registaro kun peto pri aldona helpo[5].
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.