aŭtoro de "La Libro pri Simplaj Medicinaĵoj", kiu estis longatempe uzata kiel prototipo de la modernaj farmakopeoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Matthaeus Platearius la Maljuna (ĉ. 1100-1161) estis itala anatomo kaj kuracisto, aŭtoro de sennombraj verkoj pri botaniko, medicinaĵoj kaj kemiaj drogoj, kelkaj el ili uzitaj kiel referenco en universitatoj kaj sciencaj rondoj.[1] Li estis filo de la itala kuracistino Trotula de Salerno ankaŭ konata kiel Trotula de Ruĝero, kaj ŝia edzo Johannes Platearius la Maljuna (floris 1090-1120).
Matthaeus Platearius la Maljuna (1100–1161) | ||
---|---|---|
Itala kuracisto, devenanto el la "Primedicina Altlernejo de Salerno", ankaŭ konata kiel Arĉimateo, Mateo Platearo estis aŭtoro de "La Libro pri Simplaj Medicinaĵoj", kiu estis longatempe uzata kiel prototipo de la modernaj farmakopeoj. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | antaŭ ol 1090 en Salerno, Italio | |
Morto | 1161 en Salerno, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Salerno | |
Familio | ||
Patro | Giovanni Plateario il Vecchio (en) vd | |
Patrino | Trotula vd | |
Gefratoj | Giovanni Plateario il Giovane (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto botanikisto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Livre des simples médecines vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li ankaŭ estis frato de Giovanni Plateario la Juna (1090-1120), aŭtoro de la verko "Practica brevis".[2] La germana botanikisto kaj historiisto Ernst Heinrich Friedrich Meyer (1791-1858) rigardis lian verkon "Circa Instans" kiel simila al tiuj de Plinio kaj Dioskorido, dum la belgodevena kemiisto kaj historiisto George Sarton (1884-1956) kreis ĝin esti "De materia medica" (verkita de Dioskorido) plibonigita.
Matthaeus Platearius diplomiĝis en la "Primedicina Altlernejo de Salerno", kie li profesoris pri medicino kaj botaniko. La historiisto pri medicino Salvatore de Renzi (1800-1872), identigas iun Arĉimateon, konatan pro sia "Practica Archimathei" al Matthaeus Platearius la Maljuna, konata per la menciaĵoj faritaj de Matteo Plateario la Juna (lia filo) kaj Giovanni Plateario la Juna (lia frato kaj aŭtoro de la "Practica brevis"). La figuro de ĉi-kuracisto apartenas al unu el la plej brilaj periodoj de la "Medicina Altlernejo de Salerno", kaj ligiĝas al sennombraj verkoj, kiu permesis al De Renzi dokumenti la ekzistadon de tre bone strukturita aktiveco pri instruado ĉe la komenco de la 12-a jarcento.
Li estis unu el la kvar Majstroj ("Quattuor magistri") al kiuj oni devas prilabori gravan antologion rilate al la plej notindaj kirurgiaj konadoj en la Lernejo de Salerno, ankaŭ konataj kiel "La Piloloj de la Kvar Majstroj" ("Le Pillole dei Quattro maestri"). Lia nomo, laŭ Charles Victor Daremberg (1817-1872) ligiĝas ankaŭ al la verko "De medicinee medici secundum Archimatheum", same publikigita en la "Collectio Salernitana".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.