From Wikipedia, the free encyclopedia
Mark Van Doren (13a de Junio, 1894 – 10a de Decembro, 1972) estis usona poeto, verkisto kaj kritikisto. Li estis fakulo kaj profesoro de angla en la Kolumbia Universitato dum preskaŭ 40 jaroj, kie li inspiris generacion de influaj verkistoj kaj pensuloj kiel Thomas Merton, Robert Lax, John Berryman, Whittaker Chambers, kaj verkistoj de la Beat-generacio kiel Allen Ginsberg kaj Jack Kerouac. Li estis literatura redaktoro de la gazeto The Nation, en Novjorko (1924–1928), kaj ties filmokritikisto, de 1935 ĝis 1938.[1]
Mark Van Doren | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de junio 1894 en Kantono Vermiljono | ||||
Morto | 10-an de decembro 1972 (78-jaraĝa) en Torrington | ||||
Tombo | Cornwall Hollow Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign UIUC College of Media (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Dorothy Graffe Van Doren (1922–1972) vd | ||||
Infanoj | Charles Van Doren (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto profesoro verkisto ĵurnalisto universitata instruisto aŭtobiografo literaturkritikisto filmkritikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1940 li ricevis la Premion Pulitzer por Poezio pro Collected Poems 1922–1938. Inter liaj aliaj elstaraj verkoj, multaj publikigitaj en The Kenyon Review,[2] estas kunlaboro kun lia frato Carl Van Doren, American and British Literature since 1890 (1939); kritikaj studoj, The Poetry of John Dryden (1920), Shakespeare (1939), The Noble Voice (1945) kaj Nathaniel Hawthorne (1949); kolektoj de poemoj kiel Jonathan Gentry (1931); rakontoj; kaj la versa teatraĵo The Last Days of Lincoln (1959).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.