![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/ca/Premios_Goya_2018_-_Marisa_Paredes.jpg/640px-Premios_Goya_2018_-_Marisa_Paredes.jpg&w=640&q=50)
Marisa Paredes
From Wikipedia, the free encyclopedia
María Luisa PAREDES Bartolomé (Madrido, 3a de Aprilo 1946), konata kiel Marisa Paredes, estas hispana aktorino kun elstara teatra kaj kinarta kariero, disvolvigita ankaŭ en landoj kiel Francio, Meksiko kaj Italio.
Marisa Paredes | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Marisa Paredes | |||||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1946 (1946-04-03) (78-jaraĝa) en Madrido, ![]() | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Antonio Isasi-Isasmendi ![]() | ||||
Infanoj | María Isasi ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1960– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi ekedukiĝis estante infana en teatro kaj ekkarieris en kino en 1960 (estante 14-jaraĝa). En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj Marisa Paredes ludis duarangajn rolojn en tre diversaj filmoj, ekzemple en la filmo El mundo sigue (1965) de Fernando Fernán Gómez, en iu vakera filmo kaj en komedio de Marisol. Eble Ópera prima (1980) de Fernando Trueba estis starto de la ĉefa kariero de Marisa Paredes en kino.
Ŝia internacia kaj enlanda famo okazis je la elekto fare de la reĝisoro Pedro Almodóvar, kiu faris ŝin «chica Almodóvar» (A. virino); Paredes ricevis rolon en Entre tinieblas (1983) kaj ĉefajn rolojn en filmoj kiel Tacones lejanos kaj La flor de mi secreto. Pro tiu lasta filmo ŝi kandidatiĝas al premio Goya kiel Plej Bona Protagonista Aktorino. Ŝi plue kunlaboris kun Almodóvar en Todo sobre mi madre (1999), Hable con ella (2002) kaj La piel que habito (2010). Almodóvar malfermis al ŝi la pordojn de la internacia merkato kaj ŝi havis honoron labori kun tre famaj reĝisoroj de la eŭropa kino en produktaĵoj tiom gravaj kiom La Vita è Bella (de Roberto Benigni) kaj Profundo Carmesí de Arturo Ripstein.