From Wikipedia, the free encyclopedia
La piel que habito (trad. La haŭto kiun mi loĝas) estas hispana filmo de 2011 reĝisorita de Pedro Almodóvar. La filmado finiĝis en 2010,[1] kaj premiero okazis la 2an de septembro 2011. Temas pri adaptaĵo de la romano Mygale de la franca verkisto Thierry Jonquet.
La piel que habito | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La piel que habito |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 19 maj. 2011 |
Ĝenro | filma dramo, filmo pri seksatenco kaj venĝo, horora filmo, sciencfikcia filmo, spekulativa filmo, body horror film, filmo bazita de literatura verko, melodrama |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Pedro Almodóvar |
Produktisto(j) | Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez |
Scenaro | Pedro Almodóvar • Agustín Almodóvar • Thierry Jonquet |
Filmita en | Madrido • Hispanio |
Loko de rakonto | Toledo |
Muziko de | Alberto Iglesias |
Rolantoj | Antonio Banderas • Elena Anaya • Marisa Paredes • Jan Cornet • Roberto Álamo • Blanca Suárez • Susi Sánchez • Eduard Fernández • José Luis Gómez • Bárbara Lennie • Fernando Cayo • Concha Buika • Esther García Rodríguez • Carmen Machi • Agustín Almodóvar • Guillermo Carbajo • Sheyla Fariña • Chema Ruiz |
Produktinta firmao | El Deseo |
Honorigoj | Saturn Award for Best International Film • BAFTA Award for Best Film Not in the English Language • Goya Award for Best Original Music • Goya Award for Best Actress • Goya Award for Best New Actor • Goya Award for Best Makeup and Hairstyles |
IMDb | |
Ĝi estas la 18a filmo de Almodóvar kaj ricevis diversajn premiojn, inter kiuj kvar Goja-premioj (inter kiuj, al la plej bona protagonista aktorino) kaj la brita BAFTA al la plej bona eksterlanda filmo. La filmo estis parto de la oficiala elekto de la 64a Festivalo de Cannes en 2011.
La ĉefaj aktoroj estis Antonio Banderas, Elena Anaya, Marisa Paredes kaj Blanca Suárez.
En Toledo, en 2012, la doktoro Robert Ledgard (Antonio Banderas), prilaboras sintezan haŭton, nome revolucia tekniko kiu plibonigas lian reputacion. Sed estas sekreto pri la testoj kiujn li faras ĉe kobaja virino, nome Vera, kiu loĝas enfermita en lia bieno en la regiono de Toledo. La rilato inter la kuracisto kaj lia pacientino estas problemo por la nura persono kiu kunkonas la sekreton: nome Marilia, la fidela servistino de la kirurgo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.