Marie Bonaparte
franca psikanalizistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Princino Marie Bonaparte (naskiĝis la 2-an de julio 1882 en Saint-Tropez, mortis la 21-an de septembro 1962 en Gassin ĉe Saint-Cloud) estis franca verkistino kaj psikoanalizistino, pranepino de Lucien Bonaparte, frato de Napoleono Bonaparte. Ŝia patrino devenis de tre riĉa familio en Montekarlo. En la jaro 1907 ŝi edziniĝis al la greka princo Georgo el la flanka linio de la dana reĝa familio kaj havis kun li du infanojn.
Marie Bonaparte | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Marie Bonaparte | |||||
Naskiĝo | 2-an de julio 1882 (1882-07-02) en Saint-Cloud | ||||
Morto | 21-an de septembro 1962 (1962-09-21) (80-jaraĝa) en Gassin | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Leŭkemio vd | ||||
Tombo | Palaco Tatoi vd | ||||
Lingvoj | franca • germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Familio Bonaparto vd | ||||
Patro | Roland Bonaparte (en) vd | ||||
Patrino | Marie-Félix Blanc (en) vd | ||||
Edz(in)o | Georgo de Grekio kaj Danio (1907–1957) vd | ||||
Infanoj | Prince Peter of Greece and Denmark (en) , Princess Eugénie of Greece and Denmark (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | psikologo verkisto tradukisto psikoanalizisto vd | ||||
Laborkampo | Psikoanalizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi apartenis al pionirinoj de psikanalizo en Francio kaj intense ŝi kunlaboris kun Sigmund Freud, kies verkojn ŝi tradukis kaj al kiu en 1938 ŝi helpis fuĝi el la nazia Germanio. Ŝi verkis librojn pri Edgar Allan Poe, pri teorio de instinktoj kaj pri la virina sekseco. Al psikoterapia praktikado ŝi dediĉis sin ĝis sia morto.