From Wikipedia, the free encyclopedia
Maria Aleksandra Viktorino de Saksio-Koburgo kaj Gotao (naskiĝis la 29-an de oktobro 1875 en Eastwell Park, Kent, mortis la 18-an de julio 1938 en Sinaia) estis (pro edzineco) reĝino de Rumanio 1914 - 1927. Filino de la princo Alfredo de Saksio-Koburgo kaj Gotao, duko de Edinburgo kaj de Saksio-Koburgo kaj Gotao (dua filo de la reĝino Viktoria de Britio) kaj de la grandprincino Maria Aleksandrovna de Rusio, filino de la caro Aleksandro la 2-a de Rusio.
Princino tre bela, dum siaj infanaĝo kaj junaĝo loĝis en Anglio, Malto kaj Koburgo. Ŝia pensmaniero estis moderna, inteligenta kaj malferma. Ŝiaj kuraĝo kaj virtoj popularigis ŝin, kio igis ŝin granda simbolo por ŝia nova patrio, Rumanio.
La 10-an de januaro 1893, je sia 17-jariĝo, edziniĝis en la kastelo de Sigmaringen kun la princo heredanto de Rumanio, Ferdinando de Hohenzollern-Sigmaringen, estonta reĝo Ferdinando la 1-a de Rumanio kaj heredanto de sia onklo Karlo la 1-a de Rumanio, kun kiu ŝi naskis ses gefilojn:
Reĝino en 1914 post la forpaso de la reĝo Karlo la 1-a de Rumanio, Maria estis monarkino tre populara inter siaj subuloj, apogis la Ententon dum la Unua mondmilito kaj verkis la libron Mia lando (1915-1919), kiu estas priskribo de Rumanio. Dum la milito aktivis helpante la vunditojn.
En 1922 estis kronita kune kun sia edzo dum solena ortodoksa ceremonio en la urbo Alba Iulia, post pliiĝo de la rumana teritorio (aneksado de Transilvanio kaj Besarabio). En 1927 vidviniĝis kaj ŝia nepo Mikaelo la 1-a de Rumanio surtroniĝis, ĉar lia patro, la princo Karlo, senrajtiĝis pro geedziĝo al pleba rumanino (Zizi Lambrino).
Venkinte Mikaelon, Karlo (nova reĝo Karlo la 2-a) persekutis sian patrinon, pro envio je ŝia populareco. La bonkora reĝino, malsana je kancero, ĉiam optimisma kaj religiema, forpasis en la aĝo de 63 jaroj en la kastelo de Peleș, Sinaia, tristigante siajn familion kaj popolon. Dum sia regado ŝi verkis interesajn "Memorojn" kaj laboris por la bonstato kaj progreso de Rumanio.
Maria estas tre estimata de la bahaanoj, ĉar ŝi estis la unua reĝino kiu akceptis la bahaan kredon. Antaŭ sia regado ŝi estis anglikanino sed en Rumanio devis akcepti la kristan-ortodoksan kredon. Dum siaj lastaj jaroj ŝi renkontiĝis kun Martha Root, konata bahaanino pro siaj longaj vojaĝoj tra la mondo pro la Bahaa Kredo kaj ĝia disvastigo. La bahaanoj diras ke la reĝino Maria estis la unua monarko kiu deklaris sian kredon je Bahá'u'lláh.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.