sveda politikistino kaj parlamentano From Wikipedia, the free encyclopedia
Margot Elisabeth WALLSTRÖM[1] (IFA:[ˈmargɔt ˈvalstrøːm]), (naskiĝis la 28-an de septembro 1954, en Kaagedalen, Svedio) estas socialdemokrata politikistino kaj estis vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, kun respondeco pri institucioj kaj komunikada strategio.
Ŝi tre baldaŭ komencis sian politikan karieron en la Ligo de la Socialdemokrata Junularo. En 1979 ŝi eniras la Parlamenton de Svedio, kie ŝi restos 6 jarojn. Inter 1988 kaj 1991, Wallström estis Ministro de Protekto de Konsumantoj, Virinoj kaj Junularo; kaj poste Ministro de Kulturo (1994-1996) kaj Ministro pri Sociaj Aferoj (1996-1998), ĉiam en socialdemokrataj registaroj.
En 1998 ŝi laboris kiel plenuma vicprezidanto en organizo rilata al amaskomunikiloj Worldview Global Media, kun sidejo en Srilanko.
Ŝi membris unuafoje en eŭropuniaj registaroj en la Komisiono Prodi de 1999 ĝis 2004, kaj ekde 2004 ĝis 2009 en la Komisiono Barroso 1, kiel Vicprezidanto de la Komisiono.
Margot Wallström estas Doktoro honoris causa en la universitatoj de Chalmers (Svedio, 2001), Mälardalen (Svedio, 2004) kaj Lowell (Usono, 2005).
En 2004 ŝi publikigis, kunlabore kun eŭropparlamentano Göran Färm, la libron «La Eŭropo de la popoloj, aŭ kial tiom malfacilas ami la Eŭropan Union?» («Folkens Europa eller Varför är det så svårt att älska EU?»). Ŝi publikigas regule blogon, al kiu ofte kontribuas esperantistoj per multlingvaj tradukoj Arkivigite je 2007-04-09 per la retarkivo Wayback Machine.
Margot Wallström estas edziniĝinta kaj havas du filojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.