Marburg [maburk], en Esperanto foje Marburgo[1] estas pitoreska germana urbo apud la rivero Lahn - en la federacia lando Hesio kaj ties distriktaro Gießen. La urbo estas la administra centro de la distrikto Marburg-Biedenkopf. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 77 845 loĝantoj sur areo de 123,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 628 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Cölbe, Kirchhain, Ebsdorfergrund, Weimar, Gladenbach, Dautphetal kaj Lahntal. La loka esperantistaro ĉiujare okazigas la renkontiĝon KISO.
Marburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefurbo de distrikto en Germanio urbo kun aparta statuso Luterurbo universitata urbo urba komunumo de Germanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 77 845 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 628 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 49′ N, 8° 46′ O (mapo)50.8166666666678.7666666666667 [+] | ||||
Alto | 186 m [+] | ||||
Areo | 123,91 km² (12 391 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Marburg, Germany [+] | |||||
Ĉiujare, aŭtune kaj printempe, pasas super la regiono dekmiloj da gruoj en sia migradvojo inter Svedio kaj Hispanio (pri tio vidu ankaŭ Der kaj Ekstremaduro).
Iom da statistiko
Situo: 50°49’ NO, 8°.46’ OR
Alteco: averaĝe 180 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Vidindaĵoj
- Elizabeta preĝejo (preĝejo el la 13-a jarcento)
- Mineralogisches Museum (mineralogia muzeo)
- Universitato (fondita en la jaro 1527)
- Kastelo (13-a ĝis 15-a jarcento)
Famaj personoj rilataj al Marburg
- Sankta Elizabeto de Hungario - patronino de la urbo
- Emil von Behring - Nobel-premiito pri medicino
- Gottfried Benn - poeto, precipe lirikisto
- la Fratoj Grimm
- Filipo la 1-a (Hesio), landgrafo
- Miĥail Lomonosov
- Eobanus Hessus
- Adolf Krause, pentristo
- Boris Pasternak - rusa poeto, Nobel-premiito
- Carl Robert, klasika filologo
- Alfred Wegener - kreinto de la teorio pri la moviĝo de la kontinentoj, de la platotektoniko
- Christian Wolff - (1679 - 1754) profesoro, kreis la bazon de la germanlingva filozofia terminologio
- Paul von Hindenburg - en la preĝejo de Sankta Elizabeta troviĝas la tombo de la prezidento de Vajmara Respubliko
- Anton Bauer, juristo
- Hartmut Bobzin, orientalisto
Partneraj urboj
Esperanto en Marburg
Estante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke en majo 1954 la 32-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. 15 jarojn pli poste, inter la 27-a de decembro 1969 kaj la 3-a de januaro 1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la jam supre menciita Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO).
Esperantistoj en Marburgo
Esperantistoj el Marburgo, kiuj havas propran vikipedian biografian artikolon, estas interalie Helmut Welger kaj Edlyn Teske, sed ekde la 1980-aj jaroj dum pli ol 40 jaroj aparte gravas la loka movada motoro Gunter Neue, kvankam sen propra vikipedia biografio.[2]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.