urbo en Nov-Hampŝiro, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Manĉestro (angle Manchester) estas la plej granda urbo en la ŝtato Nov-Hampŝiro en Usono. La urbo estas nomita laŭ la grandurbo de Manĉestro en Anglio. En la censo de 2020, la loĝantaro nombris 115 644 loĝantojn.
Manchester | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||||
Kromnomita Queen City, Manch Vegas, | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 115 644 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 278 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 59′ N, 71° 28′ U (mapo)42.990833333333-71.463611111111 [+] | ||||
Alto | 64 m [+] | ||||
Areo | 90,477159 km² ( 904 7.7 159 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Manchester, New Hampshire [+] | |||||
Manĉestro estas la centro de la metropolitena areo nomita " New England City and Town Metropolitan Area " (NECTA MA), kies populacio atingis 173 663 en 2000. La urbo apartenas al la megalopolo de la nordorienta Usono, kaj estas ĉe sia norda fino.
Manĉestro situas en Hillsborough Distrikto, sur la bordoj de la Merrimack Rivero. Proksime de la grandurbo, pluraj grandaj alfluantoj fluas en la riveron. En la oriento de la urbo troviĝas la lago Massabesic, kiu provizas la loĝantojn per trinkakvo, kaj tial baniĝado kaj aliaj akvaj agadoj estis malpermesitaj tie.
La areo de Manĉestro, laŭ oficialaj mezuroj, estas 90,4 kvadrataj kilometroj, el kiuj 85,5 kvadrataj kilometroj estas tero kaj 4,9 kvadrataj kilometroj akvo. La plej alta punkto estas en la nordokcidento de la urbo, kaj ĝia alteco estas 171 metroj super la marnivelo.
La instruejoj de Manĉestro inkludas du universitatojn, ses kolegiojn, sep altlernejojn (kvar el ili distriktaj kaj tri privataj), kvar mezlernejojn kaj multajn bazlernejojn.
La urbo havas diversajn kulturajn lokojn:
Manĉestro ankaŭ havas kvin sportteamojn en la sekvaj kampoj: korbopilko, futbalo, glacihokeo, kaj basbalo. Ekzistas du grandaj stadionoj en la urbo: "Verizon Wireless Arena" kiu enhavas 10,000 sidlokojn, kaj estas uzita por sporteventoj kaj koncertoj, kaj "Merchantsauto.com Stadium", proksime de la Merrimack Rivero, kiu estas uzita por basbalmatĉoj.
La pozicio de Manĉestro kiel la plej granda urbo en norda Nov-Anglio, kaj la fakto ke ĝia ekonomia kresko estas la plej rapida en tuta Nov-Anglio, kreis grandan postulon je laboristoj kaj multe pliigis la laborŝancojn. La ekonomio de la urbo suferis tre gravajn ŝanĝojn, kompare kun 1980-aj jaroj, kiam la urbo okupiĝis ĉefe pri la teksila industrio.
Hodiaŭ, Manĉestro havas prosperan komercan areon, kaj multaj butikoj kaj restoracioj malfermiĝas pli kaj pli ofte. "La Vendejaro de Nov-Hampŝiro", sur la strato south willow, enhavas 125 butikojn. En tiu areo estas la "City Hall Plaza" nubskrapulo, kiu estas la plej alta en norda Nov-Anglio. Aliaj konataj konstruaĵoj estas la ĉefsidejo de "Citizen Bank" kaj "Banko de Ameriko".
En la lastaj jaroj estis kreskanta tendenco aĉeti la malnovajn domojn kiuj estis uzitaj de la laboristoj de la muelejo Amuskeg dum la 19-a jarcento. Multaj butikoj kaj restoracioj lastatempe malfermiĝis ankaŭ en ĉi tiu areo.
Manĉestro nuntempe havas tri ĝemelurbojn :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.