Manĝaĵo
substanco manĝata de vivulo por sinnutrado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Manĝaĵo estas aĵo manĝata fare de vivaĵoj. Manĝaĵo estas la ĉefa fonto de energio por animaloj. Ĝi estas asimilita al la korpo pere de digesto. Ofte la vorto manĝaĵo ankaŭ entenas trinkaĵojn.
Manĝaĵo estas ajna substanco[1] konsumita por havigi nutran subtenon por la korpo. Ĝi estas kutime devena el planta aŭ animala origino, kaj enhavas esencajn nutraĵojn, kiaj grasojn, proteinojn, vitaminojn, aŭ mineralojn. La substanco estas englutata de organismo kaj asimilata de la ĉeloj de organismo por havigi energion, elteni vivon, aŭ stimuli la kreskon.
Historie, personoj certigis sian manĝadon pere de du ĉefaj metodoj: nome la praktiko de ĉasistoj-kolektistoj kaj de agrikulturo. Nuntempe, la majoritato de manĝ-energio postulita de la pliiĝanta loĝantaro tutmonda estas havigita de la nutraĵa industrio.
Nutra sekureco estas kontrolita de agentejoj kiaj la Internacia Asocio por Manĝoprotektado, la Mondrimeda Instituto, la Monda Manĝoprogramo, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, kaj la Internacia Manĝinforma Konsilantaro. Ili konsideras aferojn kiaj eltenebleco, biologia diverseco, klimata ŝanĝo, manĝekonomiko, loĝantarkresko, akvoliverado, kaj aliro al manĝo.
La manĝorajto estas homa rajto agnoskita de la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj (IPESKR), kiu rekonas la "rajton al taŭga standardo de vivo, inklude taŭgan manĝon," same kiel la "fundamenta rajto esti libera el malsato."