Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA) aŭ Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo (NAO) normale mallongigita al FAO (angle: Food and Agriculture Organization), estas speciala organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj kies celo estas altigi nivelojn de nutrado kaj de vivo; plibonigi produktadon, traktadon, merkatadon, Nutra Sekureco, kaj distribuon de manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj; stimuli kamparan disvolvadon; kaj, tiele, elimini malsaton.
Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo | ||
---|---|---|
eldonejo faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj (1945–) | ||
Komenco | 16-a de oktobro 1945 vd | |
Antaŭe | International Institute of Agriculture vd | |
Geografia situo | 41° 52′ 56″ N, 12° 29′ 18″ O (mapo)41.88227912.488322 | |
Lando(j) | Italio vd | |
Sidejo | Romo | |
| ||
Moto | fiat panis | |
Membro de | Digital Public Goods Alliance (en) vd | |
Lingvoj |
angla lingvo | |
Filioj | Somalia Water and Land Information (en) FAO Representation in China (en) FAO Representation in Ghana (en) FAO representation in Kenya (en) vd | |
Posedatoj | Food and Agriculture Organization Corporate Statistical Database (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La FAO fondiĝis en 16-an de oktobro 1945 en Kebeko, Kebekio. En 1951 ĝi relokiĝis de Vaŝingtono, Usono al Romo, Italio. Je la 25-a de novembro, 2000, ĝi enhavis 181 membrojn (180 ŝtatojn plus Eŭropan Union).
La devizo de la FAO: "Helpante konstrui mondon sen malsato" (Helping to build a world without hunger).