From Wikipedia, the free encyclopedia
Manĝorajto, kaj ties variaĵoj, estas homa rajto kiu protektas la rajton de la personoj al manĝo per si mem en digneco, implice ke sufiĉa kvanto de manĝo estu disponebla, ke la personoj havu rimedojn aliri al ĝi, kaj ke ĝi plenumas akurate la individuajn dietajn necesojn. La rajto al manĝo protektas la rajton de ĉiu homa ento esti libera el malsato, el manĝomalsekureco kaj el disnutrado.[1] La rajto al manĝo ne implicas ke la registaroj havas devigon disponigi senpagan manĝon al ĉiu ajn kiu deziras ĝin, aŭ rajton esti nutrata. Tamen, se personoj estas senigitaj el aliro al manĝo pro tialoj ekster ties kontrolo, ekzemple, ĉar ili estas arestitaj, en tempo de milito aŭ post naturaj katastrofoj, tiu ĉi rajto postulas ke la registaro havigu manĝon rekte.[2]
Tiu rajto estas rajto agnoskita de la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj (IPESKR)[2] kiu havas 160 ŝtatojn membrojn je Majo 2012.[3] Ŝtatoj kiuj subskribis la pakton interkonsentas fari demarŝojn al la maksimumo de ties disponeblaj rimedoj por atingi progrese la tutan realigon de la rajto al akurata manĝo, kaj nacie kaj internacie.[4] En totalo de 106 landoj la rajto al manĝo estas aplikebla ĉu pere de konstituciaj aranĝoj de variaj formoj aŭ pere de rekta aplikableco en juro de variaj internaciaj traktatoj en kiuj la rajto al manĝo estas protektita.[5]
Je la Manĝo Mondopinto de 1996 (World Food Summit), registaroj rekonfirmis la rajton al manĝo kaj engaĝigis sin al duonigo de la nombro de malsatantoj kaj de misnutritoj el 840 al 420 milionoj por 2015. Tamen, ties nombroj pliiĝis dum la pasintaj jaroj, atingante fifaman registron en 2009 de pli ol 1 milo da milionoj da subnutritaj personoj tutmonde.[6] Krome, la nombro de personoj kiuj suferas el kaŝita malsato - mikronutraj malsufiĉoj kiuj povas kaŭzi korpoklipiĝojn kaj intelektan nekreskon en infanoj - kvantas al ĉirkaŭ 2 mil milionoj da personoj tutmonde.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.