lando, konsistanta el insuloj en Hinda Oceano / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Maldivoj, aŭ en ilia oficiala nomo la Respubliko de la Maldivoj (en la Diveha: ދިވެހިރާއްޖެ Divhirĝ, ދިވެހިރާއްޖޭގެ ޖުމުހޫރިއްޔާ Divhirĝ ĵumhurija) estas insulara ŝtato en la Hinda arĥipelago en Suda Azio. Ĝia plej alta punkto troviĝas je nur 2 metroj super la marnivelo. La ŝtato konsistas el 1 190 insuloj, de kiuj 220 estas loĝataj de indiĝenoj kaj aliaj 87 utiligataj por turismaj celoj. La Maldivoj konsistas je 99% de akvo kaj nur 1% landtereno. La plej sudaj atolojFuvahmulah kaj Addu konsistigas la parton de la Maldivoj en la Suda Hemisfero.
Rapidaj faktoj maldive ދިވެހިރާއްޖޭގެ ޖުމުހޫރިއްޔާ, prezidenta respubliko ...
La 26-an de julio 1965, Maldivoj iĝis sendependa ŝtato, kaj proksimume tri jarojn poste, la 11-an de novembro 1968, la reĝimo estis ŝanĝita kaj ĝi estis deklarita respubliko. Maldivoj estas la lando kun la plej malgranda loĝantaro en Azio, same kiel la plej malgranda islama lando.