atolo en la Maldivoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Fuvahmulah (maldive ފުވައްމުލައް) estas atolo en la Maldivoj. Ĝi estas parto de la landa administra unuo atolo Gnaviyani. La loĝantoj parolas karakterizan formon de la maldiva lingvo, konata kiel Mulaku bas. La atoloj Fuvahmulah kaj Addu, lokita 52 kilometrojn sude de Fuvahmulah, konsistigas la parton de la Maldivoj en la Suda Hemisfero.
Fuvahmulah | ||
---|---|---|
la atolo vidata el birda perspektivo | ||
setlejo, insulo [+] | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Arkipelago | Maldivoj | |
Supermara alteco | 9 m [+] | |
Koordinatoj | 0° 18′ S, 73° 25′ O (mapo)-0.2932111111111173.4236 | |
Longo | 6,6 km (4 mi) | |
Larĝo | 1,2 km (1 mi) | |
Akvokolektejo | 5,13 km² (513 ha) [+] | |
Areo | 5,13 km² (513 ha) [+] | |
Nombro de insuloj | 1 | |
Horzono | UTC+05:00 [+] | |
Fuvahmulah | ||
Vikimedia Komunejo: Fuvahmulah [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fuvahmulah signifas "Insulo de la betelaĵo-nuksaj palmoj", Fuvah (aŭ "Fua") en la loka lingvo. Aliaj lokoj en la mondo kiel Penango en Malajzio kaj Guvahati en Asamo, Barato, ankaŭ ricevis sian nomon laŭ tiu nukso. La originala nomo de la insulo eble estis simple Mulah ("insulo"), sed estis nomita Fuvahmulah ("la Mulah kun la betelaĵo-palmoj") por distingi ĝin de Boli Mulah - alia insulo en la antikva insularo Maldivoj.
La admiralaj mapoj de la brita mararmeo kaj iuj geografoj nomis la insulon Fua Mulaku. En malnovaj francaj mapoj la insulo aperis sub la nomo Pogue Mollusque.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.