budho estonta laŭ budhisma eskatologio From Wikipedia, the free encyclopedia
Majtrejo (sanskrite मैत्रेय, Maitreya; palie मेत्तेय्य, Metteyya; ĉine 弥勒佛, Mílèfó; japane 未来仏, Miroku) estas bodisatvo, kiun oni kredas estos la estonte venonta budho de nia mondo. En budhisma literaturo, kiel en la Amitaba sutro kaj en la Lotusa sutro, oni nomas lin Ajita.
Majtrejo | |
---|---|
bodisatvo • virdio • literatura rolulo | |
Verko | Pilgrimado al la Okcidento |
Informoj | |
Originala nomo | मैत्रेय |
Eble sama | Q12036613 |
Sekso | vira |
Laŭ budhisma tradicio, Majtrejo estas la bodisatvo, kiu aperos en la Tero en la estonteco, atingos kompletan vekiĝon kaj instruos la puran darmon. Laŭ la tekstoj, Majtrejo estos la postanto de la nuna budho, la budho Gotamo, ankaŭ konata kiel budho Ŝakjamunio.[2][3] La profetaĵo pri la alveno de Majtrejo parolas pri tempo en la estonteco, kiam la darmo estos forgesita de la plimulto en la tera mondo.
En Teravado, li estas la nura bodisatvo menciita per sia nomo, kaj precipe en la pli malfruaj partoj de la tradicio; en Mahajano, Majtrejo fariĝis unu el multaj aliaj bodisatvoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.