From Wikipedia, the free encyclopedia
Magaga, laŭ egipta arabe مغاغة estas urbego en la plej norda parto de Provinco Minja en Egiptio.
Magaga | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 75 657 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 39′ N, 30° 51′ O (mapo)28.64833333333330.842222222222 [+] | ||
Alto | 40 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
En Magaga loĝis 106 100 homoj en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.
Magaga troviĝas laŭ maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 48 metrojn super la marnivelo. Beni Suefo troviĝas 54, provinca sidejo Minjo 63, Malaŭi 103, ĉefurbo Kairo 160, Asjuto 168, Suezo 220, Saŭhaĝo 248, Aleksandrio 297, Asuano 548 kilometrojn (aere) .
En 1888 brita vojaĝisto priskribis, ke en Magaga troviĝas grava sukerfabriko. Ĝi ankaŭ nun funkcias. La brito ankaŭ menciis plurajn praajn ruinojn en la areo kun hundomumioj.
En 1963 pramŝipo renversiĝis sur la Nilo mortigante 206 homojn.
Bazo de la ekonomio estas la agrikultura produktado kaj ties vendado aŭ prilaboro.
Magaga situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 14-30 °C.
Magaga havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Ekde la pratempo ŝipoj naĝas sur la Nilo. La plej proksima flughaveno situas en Minjo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.