gubernio ede Egiptio From Wikipedia, the free encyclopedia
Minja respektive Al aŭ El Minja (arabe محافظة المنيا, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Minyā respektive Muhafazat al-Minja) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 4 179 309 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Minjo (Egiptio). Gravaj urboj estas Magaga kaj Malaŭi.
Provinco Minja | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
gubernio de Egiptio [+] | |||
Lando | Egiptio | ||
Supermara alteco | 130 m [+] | ||
Ĉefurbo | Minja | ||
- koordinatoj | 28° N, 30° O (mapo)28.1130.11 [+] | ||
Akvokolektejo | 32 279 km² (3 227 900 ha) [+] | ||
Areo | 32 279 km² (3 227 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 5 497 095 [+] (28-a de marto 2017) | ||
Denseco | 170,3 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | EG-MN | ||
Provinco Minja | |||
Vikimedia Komunejo: Minya Governorate [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La provinco, kiu apartenas al la aero de la antikva regiono Supra Egiptio, situas sur la okcidenta riverbordo de la Nilo, en la centro de la lando meze inter Kairo kaj Luksoro. La provinca loĝantaro, kiu konsistigas proksimume 6 procentaĵojn el tiu de tuta Egiptio, vivas en 9 urboj, 3 375 vilaĝoj kaj 10 875 vilaĝetoj.
La provinco limas norde je la provinco Beni Suef, oriente je la provinco Ruĝa Maro (Al-Bahr al-ahmar), sude je la provincoj Asjut kaj al-Ŭadi al-ĝadid kaj okcidente je la provinco 6-a de Oktobro. La orienta parto de la provinco jam apartenas al la Saharo.
Grava arkeologia loko estas Amarna.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.