operaciumo por komputiloj de Apple From Wikipedia, the free encyclopedia
macOS, antaŭe Mac OS X kaj OS X, estas operaciumo de Apple por Macintosh-komputiloj. Ĝi estas Unix-, OpenStep-, kaj Darwin-bazita kun lingvoj C++ kaj Objective-C. Ĝi debutis en 2001, kaj ĝi havas dek ses ĉefajn versiojn:
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Mac OS. |
macOS | |
| |
mallibera programaro • serio de modeloj • Unikso • operaciumo • Mac OS • UNIX 03 • komputa platformo | |
---|---|
Evoluiganto: | Apple Inc. |
Familio: | Mac OS, Unikso |
Fonta kodo: | Proprieta programaro |
Lasta versio: | 7-a de novembro 2023: 14.1.1 Sonoma[1] |
Kernotipo: | Hibrida kerno (XNU de Mach kaj BSD) |
Apera dato: | 24-a de marto 2001 Cheetah |
Licenco: | Fermitkodo, kun malfermitkoderoj |
Subteno: | PowerPC (10.0 ĝis 10.5.8); IA-32 (10.4.4 ĝis 10.6.8); x86-64, AMD64 (10.4.7 ĝis 10.13) |
Retpaĝo: | www.apple.com/macos |
MacOS | ||
---|---|---|
macOS | ||
mallibera programaro • serio de modeloj • Unikso • operaciumo • Mac OS • UNIX 03 • komputa platformo vd | ||
Dum | 24-a de marto 2001 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | NeXTSTEP | |
Fondintoj | Steve Jobs vd | |
Partoprenanta | Mac OS X Public Beta • Mac OS X 10.0 • Mac OS X 10.1 • Mac OS X v10.2 • Mac OS X Panther • Mac OS X Tiger • Mac OS X Leopard • Mac OS X Snow Leopard • Mac OS X Lion • OS X Mountain Lion • OS X Mavericks • OS X Yosemite • OS X El Capitan • macOS Sierra • MacOS High Sierra • macOS Mojave • macOS Catalina • macOS Big Sur • macOS Monterey • macOS Ventura • macOS Sonoma • macOS Sequoia vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La nomo Mac OS X venas el la angla kaj indikas: "Mac" por Macintosh, OS indikante Operating System (operaciumo). X havas du indikojn: Unue ĝi estas la latina versionnumero 10, ĉar Mac OS X sekvas Mac OS 9. Due ĝi atentigas al aparteneca al la uniksaj sistemoj kies aglaj nomoj tradicie finas per X: AIX, IRIX, A/UX, Sinix, HP-UX, Xenix kaj Linux.
Ĉar la oficia angla prononco estas "Mac OS Ten" [ˌmæk oʊ ɛs ˈtɛn], oni povus esperante prononci "Makoso Dek."
Apple ankaŭ produktas macOS Server, operaciumon por serviloj, en sekvaj versioj: 1.0, 10.0, 10.1, 10.2, 10.3, 10.4, 10.5, 10.6, 10.7, 10.8,10.9, kaj 10.10
La operaciumo havas la versinumeron "X" (romia cifero de "10"), sed ĝi ne estas nur nova versio de la pli fruaj versioj de la Mac operaciumo. Ĝi estas plene malsama je la pli fruaj versioj, kaj ĝi bezonas imitilon por lanĉi aplikaĵojn, kiujn estis programataj por uzi kun Mac OS 9 aŭ pli fruaj operaciumoj.
Apple vendas macOS nur por uzi per komputiloj de Apple. Ĉi tiuj enhavas MacBook, MacBook Air, MacBook Pro, iMac, Mac mini, Power Mac, kaj Mac Pro. La vendita versio de Mac OS X nur lanĉas per procesoro PowerPC, sed macOS v10.5 "Leopard" lanĉos per procesoroj PowerPC kaj Intel, ĉar Apple vendos komputilojn, kiuj enhavos procesorojn Intel, ekde 2005.
Mac OS X en Esperanto estas projekto por traduki macOS al Esperanto. Ĝi nun estas ekanta, ĉar (je Junio 2007) nur du eroj de la sistemo estas tradukitaj: la utilaĵoj Kalkulilo (Calculator) kaj Tekstredaktilo (TextEdit). Ili estas elŝuteblaj je la Internet Archive.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.