Lunca Mureșului [lunka mureŝuluj] (hungare: Székelykocsárd se:kejkoĉa:rd) estas komunumo en Rumanio sude de Câmpia Turzii.
Lunca Mureșului | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Alba | |
Alinome | Székelykocsárd hungare, Cucerdea Secuiască (iam) | |
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | |
Situo | 46° 26′ N, 23° 54′ O (mapo)46.42861111111123.903888888889 | |
| ||
Alto super maro | 603 m | |
Poŝtkodo | 517405 | |
Loĝantaro | 2 510 2009 | |
Situo
Ĝi estas fervojtrafiknodo. Sur la komunuma teritorio troviĝas la fervoja stacio Războieni, kvankam la vilaĝo Războieni-Cetate apartenas al urbo Ocna Mureș. La stacio estas ligejo inter Alba Iulia (sud-okcidente), Târgu Mureș (oriente) kaj alnorda linio, tra kiu atingeblas Cluj-Napoca, Gherla kaj Dej. Kvar km nord-oriente de Lunca Mureșului preterpasas la nacia vojo DN 15, 10 km norde aŭtovojo A 3. Administre ĝi iam apartenis al urbo Ocna Mureș. Nun ĝi estas komunumo, al kiu apartenas Gura Arieșului.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 677 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj), en 1992 2 105 (38 % da hungaroj). Ĉe la censo de 2002 el la 2 669 loĝantoj 1 719 deklaris sin rumanoj, 755 hungaroj kaj 195 romaoj.
Historio
Ĝia unua mencio estas en 1291. Ĝi estis ekleziejo de 1332. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- János Gálfi (? – Huszt, 2-a de februaro aŭ 8-a de marto 1593): transilvania grandbienulo, aŭtobiografiverkisto.
- Csaba Gyenge (n. 22-a de januaro 1940): inĝeniero, pri mekaniko, universitata profesoro, vortarredaktoro.
- Sándor Kónya Hamar (n. 5-a de septembro 1948): verkisto, poeto, redaktoro de revuo Korunk.
Eksteraj ligiloj
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de distrikto
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.