From Wikipedia, the free encyclopedia
Lumpio[1] aŭ Printemporulo estas manĝaĵo kiu origine venas el Ĉinio sed ankaŭ estas surtabligata en Indonezio, Vjetnamio kaj Tajlando. Ĉiu lando havas siajn variantojn de la lumpio. Plejofte oni manĝas ĝin kiel antaŭmanĝo aŭ hastmanĝo.
La indonezia vorto "lumpia" venas de "Lun Pia" 潤餅, kio proksimume signifas molan patkukon en la minnana dialekto.
Lumpioj apartenas al la tradicioj de la ĉina novjaro, la plej grava festotago de la jaro, ĉe kiu oni ankaŭ festas la komencon de la printempo. Ekster Ĉinio ofte troviĝas la vorto por printempo en la nomo de la lumpio. Ĝi simbolas la silkraŭpon kiu ĉirkaŭ tiu tempo eloviĝas.
Ĝi konsistas el longforma sako farita el maldika membrano de pasto kun en ĝi legomoj (ekz. bambuŝosoj, brasiko, mungidoj), salikokoj, viando, planta oleo, omletstrioj kaj spicoj. Oni kunfaldas la paston kiel koverto kaj fritas ĝin en oleo. Kompreneble ankaŭ eblas fari vegetarajn lumpiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.