From Wikipedia, the free encyclopedia
Luigi GALVANI (naskiĝis la 9-an de septembro 1737 en Bolonjo, Italio, mortis la 4-an de decembro 1798 en Bolonjo) estis itala kuracisto, anatomo kaj biofizikisto.
Luigi Galvani | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Luigi Galvani | ||
Naskiĝo | 9-an de septembro 1737 en Bolonjo | |
Morto | 4-an de decembro 1798 (61-jaraĝa) en Bolonjo | |
Tombo | Corpus Domini, Bologna (en) vd | |
Lingvoj | latina • itala vd | |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo - teologio, medicino (–1759) vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Caterina Galvani (en) vd | |
Edz(in)o | Lucia Galeazzi Galvani (en) (1769–) vd | |
Profesio | ||
Okupo | anatomo universitata instruisto kuracisto fizikisto inventisto vd | |
Laborkampo | Fiziko kaj medicino vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Luigi Galvani komence studis teologion, poste medicinon. Li iĝis profesoro pri medicino en 1762 en Bolonjo kaj pri praktika anatomio en 1775.
La sukceso de lia verko De renibus atque urethris volatilium, decidigis lin prilabori la fiziologion de birdoj; tamen poste li limigis siajn laborojn al la esploro pri iliaj aŭskultiloj.
Hazardo igis lin malkovri la 6-an de novembro 1780 la, laŭ li nomitan, galvanismon. Pri tio raportas Emil du Bois-Reymond en la unua volumo de siaj Untersuchungen über tierische Elektrizität (Berlino 1848, Esploroj pri besta elektro).
Luigi Galvani konstatis per eksperimentoj kun ranokruroj la kuntiriĝon de muskoloj pro influo de stata elektro kaj tiel kreis la bazon por la malkovro de elektrokemiaj ĉeloj (ankaŭ nomitaj galvanaj ĉeloj aŭ galvanaj elementoj) de Alessandro Volta.
Ankaŭ konstatis Galvani ke ranokruro, kiu tuŝis tranĉilon, kuntiriĝis ĉiam, kiam je alttensia aparato en iom da distanco transsaltis sparko.[1]
Galvani je 1780-11-06, ĉirkaŭ cent jarojn antaŭ Heinrich Rudolf Hertz faris preskaŭ la saman eksperimenton kiel Hertz, utiligante la ranokruron kiel indikilo, Hertz uzis lupeon kiel indikilo por vidi etajn sparkojn ĉe la ricevanta anteno. Ambaŭ ne sentis la eblan uzon de tiu efiko por transsendi informojn tra pli grandaj distancoj. Pli ol 100 jarojn poste Guglielmo Marconi laboris pri tio kaj optimigis la aranĝon, kun granda sukceso.
Galvani estis konvinkita, - supozeble pro la eksperimentoj de Benjamin Franklin kelkajn jardekojn antaŭe - ke fulmotondraj fulmoj estas samtipaj sparkoj, nur multe pli grandaj. Li muntis izolitan draton de la firsto de sia domo en la ĝardenon al ranokruro. Duan draton li metis en puton. Ĉiam, kiam dum proksima fulmotondro fulmo okazis, la ranokruro moviĝis, kaj tio okazis, antaŭ la bruo estis aŭdata.
Dum la teroro de la franca revolucio Luigi Galvani rifuzis ĵuri je la nova registaro. Pro tio li perdis sian postenon, kiun li retrovis nur post 1794.
Li mortis, 61-jara, la 4-an de decembro 1798 en Bolonjo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.