Luduș
urbo en nuna Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Luduș [luduŝ] (hungare Marosludas [maroŝludaŝ]; germane Ludasch) estas urbo en Rumanio ĉe la suda rando de la Ebenaĵo de Transilvanio sudokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Avrămești, Fundătura, Cioarga, Ciurgău, Gheja kaj Roșiori.[1]
Rapidaj faktoj urbeto en Rumanio ...
Luduș | ||
---|---|---|
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Marosludas (hungare), Ludasch (germane) | |
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | |
Situo | 46° 29′ N, 24° 6′ O (mapo)46.47777777777824.096111111111 | |
| ||
Alto super maro | 270 m | |
Poŝtkodo | 545200 | |
Loĝantaro | 15,328 (en 2011; 17.497 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 114710 | |
Fermi
Luduș situas ambaŭflanke de la rivero Mureș. Ĝi estas fervoja nodo ĉe la linio inter Târgu Mureș kaj Războieni; tie debranĉiĝas linio al Bistrița Nord. La urbon trairas ankaŭ la nacia vojo DN15, samtempe eŭropa vojo E60.