From Wikipedia, the free encyclopedia
La Transilvania Ebenaĵo aŭ Ebenaĵo de Transilvanio (rumane Câmpia Transilvaniei, hungare Mezőség, Erdélyi Mezőség) estas ebenaĵo en Rumanio, kiu situas en la distriktoj Mureș kaj Cluj.
Ebenaĵo de Transilvanio | ||||
---|---|---|---|---|
Ebenaĵo | ||||
teritorio [+] | ||||
Lando | Rumanio | |||
Koordinatoj | 46° 54′ 0″ N, 24° 9′ 0″ O (mapo)46.924.15 | |||
|
||||
Ebenaĵo de Transilvanio | ||||
Ĝi etendiĝas de la rivero Someș ĝis la linioj de Mureș kaj Niraj, laŭ iuj ĝis la linio de la rivero Târnava Mică. Ĝi estas senarbara. Inter la larĝaj valoj estas multe da artefaritaj lagoj (fiŝlagoj). Ĝiaj plej valoraj naturtrezoroj estas la salo kaj la tergaso.
En la regiono troviĝas ĉirkaŭ 300 komunumoj loĝataj de rumanoj, hungaroj kaj germanoj. La hungaroj koloniiĝis tien dum la 10-a kaj 11-a jarcentoj. La rumanoj komencis koloniiĝi grandnombre en la regionon je la fino de la mezepoko.
En multaj loknomoj la aldono de Câmpie aludas al la aparteneco al la regiono.
La kulturo de la tieaj hungaroj estas unu el la plej arkaikaj de la hungaroj en Transilvanio. Memkompeneble estas karakteriza ankaŭ la reciproka influo de la rumana kaj hungara kulturoj. La etnografio studadas la tiean kulturon, precipe la popolmuzikon kaj popoldancon, nur ekde la mezo de la 20-a jarcento. La tieaj popoldancoj apartenas al la plej popularaj dancoj en la tiel nomataj tánházak (dancdomoj) de kelkaj jardekoj. Inter 1909 kaj 1913 kaj en aprilo de 1914 Béla Bartók kolektis popolmuzikon hungaran kaj rumanan en la regiono. Inter aliaj tie li notis la tekston, kiu servis kiel bazo por la teksto de lia fama komponaĵo Cantata profana.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.