Eŭropa ŝoseo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropaj ŝoseoj, eŭropaj vojoj aŭ eŭropaj stratoj estas reto de gravaj ŝoseoj tra Eŭropo kaj Azio. La reto enhavas 50.000 km da stratoj. Multaj de ili, sed ne ĉiuj, estas aŭtostratoj.
Eŭropa strato markiĝas per blanka E kaj du- aŭ tricifera numero sur verda ŝildo.
Ilia numerosistemo ofte estas aldona al iu nacia numerosistemo, tiel ke ili havas du numerojn.
Ekzistas ĉirkaŭ 210 eŭropaj vojoj, la plej longa de ili estas E40, kiu ampleksas 8.000 km de Kalezo ĝis la ĉina limo en kazaĥio.