Ludoviko la 1-a, nomita Ludoviko la Pia, france Louis le Pieux (naskiĝis junio/aŭgusto 778 en Chasseneuil ĉe Poitiers, mortis la 20-an de junio840 en Ingelheim), estis reĝo de la franka regno (en Akvitanio ekde 781, en la tuta regno ekde 814) kaj imperiestro (813–840). Li estis filo kaj posteulo de Karolo la Granda kaj daŭrigis ties reformpolitikon komence sukcese. Post konfrontadoj kun siaj propraj filoj dufoje detronigita (830, 833/34), Ludoviko la Pia tamen ne sukcesis krei transvivipovan frankan regnegon – tri jarojn post lia morto oni dispartigis la frankan regno laŭ la traktato de Verdun (843).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Ludoviko la Pia
reĝo kaj imperiestro
Siatempa bildigo de Ludoviko la Pia kiel "soldato de Kristo"
Dum kiam Karolo la Granda militis en Hispanio, lia edzino Hildegard, kiun li postlasintis en la palaco Chasseneuil ĉe Poitiers, naskis en junio / aŭgusto de 778 ĝemelojn. Post reveno de Karolo ili bapte ricevis la nomojn Ludoviko kaj Lotaro. La karolidajn nomojn Karolo, Karolmano kaj Pipino jam havis la antaŭe naskitaj infanoj de Karolo, kaj pro tio oni decidis por la nomoj de la plej gravaj merovidaj reĝoj Klodvigo la 1-a kaj Klotaro la 1-a. La juna Lotaro jam mortis en 779, sed Ludoviko – la posta Ludoviko la Pia – transvivis.
Antaŭ sia unua edziĝo Ludoviko jam havis el alia kunigo ĉirkaŭ 793 du gefilojn:
Alpais (Elpheid) (* verŝajne 794, † 23-an de julio je nekonata jaro, eble post la 29-a de majo 852), kiel vidvino abatino de St-Pierre-le-Bas en Reims, ∞ ĉirkaŭ 806 Grafon Bego († 28. Oktober 816) (Matfriede)
Arnulf (* verŝajne 794, † post marto / aprilo 841), graflando de Sens
Unua geedziĝo: Ludoviko edzinigis en 794 Irmingard (780–818), filino de la grafo Ingram Ingram.
Unu el siaj du filinoj de Irmingard edziniĝis kun Ratger, grafo de Limoges, aŭ Gerhard grafo de Auvergne, (Ramnulfiden) kiuj verŝajne ambaŭ mortis la 25-an de junio 841.
Dua geedziĝo: Ludoviko edzinigis en 819 Judith (795–843), filino de la grafo Welf.
Gisela (820–874), edziniĝis ĉirkaŭ 836 kun Eberhard, margrafo de Friaul (Unruochinger) († 16-an de decembo 864); ambaŭ estis entombigitaj en Cysoing
Karolo la 2-a „la Kalva“ (823–877), reĝo de la okcidentfranka regno, imperiestro
Egon Boshof: Ludwig der Fromme. Darmstadt 1996, ISBN 3-89678-020-4 (derzeit vergriffen, aber als Book-on-Demand bei der WBG erhältlich) Rezension[rompita ligilo](maßgebliches Werk)
Egon Boshof: Kaiser Ludwig der Fromme. Überforderter Erbe des großen Karl? In: Zeitschrift des Aachener Geschichtsvereins. 103 (2001), S. 7–28.
Philippe Depreux: Prosopographie de l'entourage de Louis le Pieux (781–840). Sigmaringen 1997, ISBN 3-7995-7265-1
Daniel Eichler: Fränkische Reichsversammlungen unter Ludwig dem Frommen. Hahnsche Buchhandlung: Hannover 2007, ISBN 978-3-7752-5705-3
Theo Kölzer: Kaiser Ludwig der Fromme (814–840) im Spiegel seiner Urkunden. (Nordrhein-Westfälische Akademie der Wissenschaften, Geisteswissenschaften, Vorträge G 401). Paderborn 2005, ISBN 3-506-72969-1
Engelbert Mühlbacher: Deutsche Geschichte unter den Karolingern. 1896, Nachdruck Phaidon: Essen 1999, 2 Bände, hier Bd. 2, S. 7–149.
Rudolf Schieffer: Ludwig 'der Fromme'. Zur Entstehung eines karolingischen Herrscherbeinamens. In: Frühmittelalterliche Studien 16 (1982), S. 58–73.
Rudolf Schieffer: Ludwig der Fromme. In: Ders., Die Karolinger. Kohlhammer: 3. Aufl. Stuttgart 2000, S. 112–138, ISBN 3-17-016480-5
Theodor Schieffer: Die Krise des karolingischen Imperiums, in: Festschrift Gerhard Kallen, Aus Mittelalter und Neuzeit, hg. von Josef Engel und Hans Martin Klinkenberg, Bonn 1957, S. 1–15.
Wolfgang Seegrün: Das Papsttum und Skandinavien. Wachholtz: Neumünster 1967.
Bernhard Simson: Jahrbücher des Fränkischen Reichs unter Ludwig dem Frommen. 2 Bände: Bd. 1 (814–830), Bd. 2 (831–840), Leipzig 1874–76, Nachdruck Duncker & Humblot: Berlin 1969.