From Wikipedia, the free encyclopedia
Pri alia signifo, vidu Ludo (tabulludo) en angla vikipedio.
Ludo estas amuza, distra kaj struktura agado, en kiu oni kutime partoprenas pro ĝojo kaj foje kvazaŭ por edukado.[1] Ludoj ĝenerale diferencas de laboro en tio, ke por laboro oni kutime partoprenas por pago, kaj disde arto, kiu pli koncernas al fikcia esprimado de ideoj, estetikaj aŭ ideologiaj elementoj. La diferencoj ne estas klaraj, kaj multaj ludoj estas konsiderataj ankaŭ kiel laboro (kiel ĉe profesiaj ludistoj de tre popularaj sportoj aŭ de monvetado) aŭ kiel arto (kiel ĉe puzloj aŭ ludoj kun arta aspekto, kiel Maĝango aŭ Tangramo, ĉe komputilaj ludoj).
Tre gravaj konsistigaĵoj estas celoj, reguloj, defio kaj interagado, kaj foje eĉ kunlaborado. Ludoj ĝenerale enhavas mensajn aŭ korpajn instigojn, kaj kutime ambaŭ. Multaj ludoj helpas estigi praktikajn lertecojn, estas korpekzercada fako aŭ, alimaniere, utilas por fari edukadan, simuladan aŭ psikologian rolon.
Registritaj tiom frue kiom en la jaroj 2600 a.K.,[2][3] ludoj estas universala parto de homa sperto kaj ekzistas en ĉiuj kulturoj. La Reĝa Ludo de Ur, Seneto, kaj Afrika semludo estas kelkaj el la plej antikvaj konataj ludoj.[4]
Ludwig Wittgenstein estis probable la unua akademia filozofo kiu alproksimiĝis al difino de la vorto ludo. En siaj Philosophische Untersuchungen,[5] Wittgenstein asertis, ke la elementoj de ludoj, kiel la propra ludago, la reguloj, kaj la konkurado, ĉiuj malsukcesas taŭge difini kio estas ludo. El tio, Wittgenstein konkludis, ke la personoj aplikas la terminon ludo al gamo de malsimilegaj homaj agoj, kiuj rilatas unu al la alia nur per tio, kion oni nomus familiara simileco. Kiel la jenaj difinoj de ludo montras, tiu konkludo ne estas definitiva kaj nuntempe multaj filozofoj, kiel Thomas Hurka, opinias, ke Wittgenstein malpravas kaj ke la difino de Bernard Suits estas bona respondo al la demando. [6]
La franca sociologo Roger Caillois, en sia libro Les jeŭ et les hommes (Ludoj kaj homoj),[7] difinis ludon kiel aktiveco kiu devus havi la jenajn karakterojn:
La desegnisto de komputilludoj nome Chris Crawford, fondinto de la gazeto The Journal of Computer Game Design, klopodis difini la terminon ludo[8] uzante serion de dikotomioj:
Fakte, same kiel pri la difino de ludo, ekzistas multnombraj konceptigoj de sporto laŭ la diversaj aŭtoroj: Coubertin, Demeny, Cagigal, Parlebas, García Ferrando, ktp. Pere de sintezo de tiuj fakuloj oni povus difini sporton kaj diferencigi ĝin disde la koncepto de simpla ludo jene:
La sporto estas aro de situacioj kaj de movo kaj de intelekto kiu diferencas disde ludo en tio ke tiu ĉi partikulare serĉas la konkurencon kun aliuloj aŭ kun si mem, postulas precizajn regulojn kaj estas instituciigita. Male la sporto povas esti pli individueca, libera, spontana kaj fizika.
La ludo havas universalan karakteron, tio estas, ke la personoj de ĉiuj kulturoj ludis ĉiam. Multaj ludoj ripetiĝas en najbaraj socioj, sed ankaŭ en tre malproksimaj socioj. Ludo ekzistis en la historio de la homaro spite la malfacilojn en kelkaj epokoj por ludi, kiel ekzemple en la unuaj industriaj socioj aŭ sub sklaveco. Tamen, eĉ en tiaj malfacilaj cirkonstancoj, ludoj povis plenumi alian funkcion, nome distri kaj forgesigi pri la malfavoraj kondiĉoj. Ludoj evoluas laŭ la aĝo de la ludantoj kaj posedas karakterojn tre diferencajn depende de la studata kulturo.
Aparte estas konsiderinda la rolo de ludo en la animalaj socioj kaj partikulare en la konduto de la junuloj, ekzemple de katidoj, ursidoj, simiidoj ktp. Tiuokaze la ludo povas utili kiel korpekzercado kaj kapablotrejnado utila siavice por gravaj bezonoj: predado, defendado, fuĝkapablo ktp. Reciproke simile oni povus diri pri la utilo de ludo en la homara socio, ĉar kelkaj ludoj povas utili por la akiro de diversaj kapabloj: matematikaj, fizikaj ktp.
Ludo estas foje uzata kiel sinonimo de ripozo, distro, ĝojo, mallaboro, sed infanoj ludas ankaŭ por malkovri, koni sin, la aliulojn kaj sian medion. En la animaloj ne gregemaj, la ludo aperas fundamente en la infana etapo kiel lernorimedo psikomova aŭ kiel eksperimento kaj en la plenkreska etapo kiel konduto rilata al la reproduktado. En la gregemaj animaloj restas tiuj ludaj kondutoj kaj oni aldonas la sociajn ludojn asociajn al la akiro de statuso, la establado de roloj kaj la grupa rilato.
En la homa ludo intervenas ankaŭ la simbolan funkcion: intervenas en tiuj la kapablo utiligi simbolojn kaj signojn por krei kuntekstojn, antaŭvidi situaciojn, planigi la estontajn agojn aŭ interpreti la realon. La ludo favoras la procezon kulturigi kaj tiel ĝi aperas nature. La ludo estas nemalhavebla por la psikomova, intelekta, simpatia kaj socia disvolvigo, ĉar per tiu oni disvolvigas kapablojn kaj oni lernas respekti normojn kaj havi celojn.
La ludo estas rajto. Laŭ la deklaracio de la rajtoj de infanoj, adoptita en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj: La infano devas ĝui plene de ludoj kaj distroj, kiuj devas esti orientitaj al la celoj intencitaj de la edukado; la socio kaj la publikaj aŭtoritatoj klopodos promocii la ĝuon de tiu rajto. La ludo ne nur estas maniero distri sed ankaŭ la plej bona maniero lerni pere de tiu. La infanoj lernas fronti situaciojn diversajn kiujn ili devos poste fronti laŭlonge de sia vivo.
Ludoj karakteras per diversaj trajtoj:
La ludo estas utila kaj necesa por la disvolvigo de la infano kaj tiu estas la protagonisto. La gravo kaj la utileco de la ludo povas konduki la plenkreskuloj ekhavi la protagonistecon al la infano, nome por deziro direkti la ludon. La interveno de la plenkreskulo en la infanaj ludoj devas konsisti en jeno:
La ludo permesas al la infano:
La ludo ĉiam referencas implicite aŭ eksplicite al rilatoj inter infanaĝo, distro kaj edukado. La ludo estas aktiveco kiu havas celon en si mem; tio estas, la individuo realigas la propran aktivecon por atingi la celon, kiu estas esti plezura. La ludo havas karakteron de esenca celo kaj estas liberiga for de la konfliktoj, ĉar helpas ignori la problemojn aŭ solvas ilin. Unu de la ĉefaj karakteroj de la ludo estas la supermotivigo, kiu, klopodas fari el ordinara aktiveco aktivecon de suplementa motivigo. La frua kaj varia dediĉo al ludo kontribuas pozitive al ĉiuj aspektoj de la kresko kaj estas ligita al la kvar bazaj dimensioj de la disvolvigo de la infano kiu estas la psikomova, la intelekta, la socia kaj finfine la korinklin-emocia dimensioj.
Funkcioj de la infana ludo:
Krome oni povus ja mencii kiel flankajn ludojn foje sciencon: nome ĉe scienca esplorado, scienca studado, scienca instruado k.s.; arton: dancado, aktorado, literaturo, poezio, pentrado, k.s.; kuirarton (ekzemple kiel aktivecon por infanoj), ŝatokupon, muzikon (ekzemple kiam oni improvizas), kinon, k.a.
Ludoteorio estas fako de aplika matematiko kiu estas uzata en socia scienco (plej grave en ekonomio), biologio, inĝenierarto, politika scienco, komputiko (ĉefe en artefarita intelekto), kaj filozofio. Ludoteorio klopodas matematike esprimi kondutojn en strategiaj situacioj, kiam la sukceso de ĉiu elektofaranta individuo dependas de la elektoj fare de aliaj. Dekomence estigita por analizi konkuradojn kie oni bonigis sian pozicion per la kosto de alia, ĝi estis ekspansigita por studi pli grandan nombron de specoj de interagadoj, kiuj estas enklasigitaj kelkmaniere. Hodiaŭ, “ludoteorio estas unuigita kampa teorio pli la racia flanko de la socia scienco, kie 'socia' estas larĝe interpretata por enhavi ankaŭ nehomajn ludantojn (komputiloj, bestoj, plantoj)” (Aummann 1987)
La ludopatio karakteriziĝas fundamente ĉar ekzistas malfacilo por kontroli la impulsojn, kaj iel ĝi tendencas prezentiĝi kiel praktiko, laŭ kompulsia maniero, de unu aŭ eĉ pliaj hazardludoj, ĉefe se tio implikas monatingon (reciproke kaj rezulte monperdon), tio estas vetludoj. Ĝi povas tuŝi la ĉiutagan vivon de la persono suferanta tiun manion, tiele ke la familio, la manĝo, la laboro aŭ eĉ la sekso iĝas io tute duaranga. Pro ĉio tio, oni ne konfuzu la ludopation kun malvirto, ĉar en tiuj kazoj oni estas antaŭ kronika malsano, nome manio.
Jan Górowski, Adam Łomnicki, kaj Jerzy Żabowski publikigis artikolon pri prinombraj ludoj. La deziro, rego de nombraj ludoj, ofte antaŭenigas la matematikon. En tiu ĉi artikolo oni diskutas, kiel per simpla matematiko oni povas kompreni la meĥanismojn de simpla nombra ludo. Oni komencas per la plej simpla varianto de la ludo kaj poste oni traktos pli ĝeneralan varianton.[17]
Vidu ankaŭ Interkulturaj ludoj kaj kvizoj + 'Ludoj' sub Listo de Esperantigitaj programoj.
Ludoviko Zamenhof eble ne pensis pri ludoj sed intertempe ekzistas ludoj en Esperanto aŭ kreitaj de Esperantistoj kiel la ludo déliro LINGUO Arkivigite je 2016-10-13 per la retarkivo Wayback Machine (Assimil) de Henrri-Sébastien Erhard aŭ kiel Atmalof [18][19] inventita de esperantisto D-ro Richard Sandes Forsyth.
La porinstruista retejo Edukado.net disponigas senpage plurajn materialojn por instruantoj de Esperanto, inkluzive de ludoj. En la sekcio Instrumaterialoj[20] troveblas pli ol cent ludoj.[21] Rajtas elŝuti la materialojn tiuj, kiuj registris kurson en kursejon[22], studas ĉe RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net)[23], estas aŭtoro de ekzercoj publikigitaj en la paĝaro, aŭ kiuj subtenas finance la retejon. Disponeblas ludoj en ĉiuj niveloj - de A1 ĝis C2 - laŭ la komuna eŭropa referenckadro por lingvoj.
En intervjuo por Libera Folio la ukraina esperantistino Tatjana Auderskaja asertis, ke Esperanto malsamas de ceteraj lingvoj, ĉar ĝi havas trajtojn de intelekta ludo.[24] «Esperanto estas facila nur por homoj kreaj kaj inventemaj», ŝi diris, «Tial ĝi neniam povos iĝi lingvo por ĉiuj».[24] Laŭ ŝia opinio, «Esperanto estas ludo, granda krea ludo de plenpova intelekto», kaj «tial ajna nacia lingvo povus esti por multaj lernantoj pli facila ol Esperanto: ĝi ja ne postulas komprenemon, inventemon, kreemon, liberan pensadon, sed nur la konatan manieron, laŭ kiu oni agis dum miljaroj: laŭŝtupan memorfiksadon.»[24]
Tabulludoj estas parto de la Esperanto-kulturo.
LinguaPolis[25] kreas ludojn por lerni la plej diversajn lingvojn, interalie ankaŭ Esperanton, ĉar "ĝi estas lingvo, kiu celas unuigi ĉiujn naciojn kaj tamen restas sur neŭtrala fundamento politika kaj kultura". “Vizitante” Esperantopolon, la ludantoj ekrilatas al parolantoj de aliaj lingvoj, ekkonas diversajn kulturojn kaj tradiciojn, kaj fariĝas vere kosmopolitaj [26].
Ŝako estas konata ludo en Esperantio pro la fama de la fratinoj Polgar, ambaŭ esperantistinoj, en la mondo de ŝako.
Vidu sub goo
Tiun tabulludon oni konstruos en Esperanto, laŭ iuj variantoj kiel urboj gravaj por la Esperanto-historio, lokaoj gravaj por la Esperanto-kulturo[27].
Edukado.net lanĉis la klerigan ludon RISKO.[28][29] Ĝi estas senpaga. Membroj de la paĝaro povas post ensaluto ludi unufoje en ĉiu tago. Tri demandoj pri Esperanto estas ĉiutage starigitaj: po unu pri lingvo, kulturo kaj movado. Nur tiuj, kiuj bone respondis al almenaŭ unu el la du unuaj demandoj, rajtos elekti halti aŭ pluludi kun la ŝanco duobligi la poentojn aŭ perdi ilin. Se oni respondos bone la trian demandon, liaj poentoj duobliĝos, sed se oni respondos malĝuste, li perdos la poentojn gajnitajn en tiu tago. Necesas respondi la demandojn ene de indikata tempolimo. La poentoj sumiĝas ĉiumonate, kaj fine de la monato edukado.net lotumas premion[30] inter tiuj, kun la plej altaj poentoj. Estas plia premio por la absoluta gajninto de la tuta jaro.[31] Ekde la lanĉo de la ludo en 2013 jam aliĝis al RISKO preskaŭ mil ludantoj, sed ĉiumonate ludas mezume 120 personoj.[32] La redaktoro de Edukado.net okazigas de tempo al tempo ĉeestajn ludosesiojn de RISKO[33] kadre de Esperantistaj aranĝoj.[34]
Ekzistas ludo (Get bad news) rilate al falsaj novaĵoj en diversaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto. En tiu ludo vi prenos la rolon de kreinto de faslaj novaĵoj, samtempe memorante vian "sekvantaron" kaj "kredindecon" kun la celo gajni kiom eble plej multe da sekvantoj. Entute, estas ses insignoj por esti gajninto en la ludo, ĉiu insigno reprezentante unu tian strategion: parodii homojn interrete, uzi emocian lingvon, polarigi spektantarojn, disvastigi konspirajn teoriojn, misfamigi kontraŭulojn kaj troli. Tamen vi perdas se vi diras evidentajn mensogojn kiuj seniluziigas la legantojn.
La ludo estas bazita sur la mekanismoj de falsaj novaĵoj, aplikante komprenojn el la kondutscienco por evoluigi reziston al falsaj novaĵoj[35].
Temis pri elpensita lando Kukumio, kie loĝas diversaj popoloj, kiuj havas diversajn lingvojn, kulturojn kaj historion. Tasko de la ludantoj estas reprezenti tiujn popolojn en grupoj kaj kune kun unu plia grupo (kiu reprezentas registaron) diskutante trovi solvon rilate al klerigado, amaskomunikiloj kaj financoj, taŭgan por ĉiuj popoloj. Ĝin ellaboris Konstanze Schönfeld. La ludo jam estis uzata en esperanto-renkontiĝoj sed ankaŭ ekstere de ĝi ekzemple dum la Eŭropa Junulara Evento “EYE-2016” en Strasburgo[36].
Estas ĵetkuba ludo[37] en kiu Esperanto kaj aliaj lingvoj iel havas ludan rolon. Vidu ankaŭ sub Semajno de Internacia Amikeco.
Kiel la unua fari prelegvojaĝon en Eŭropo, vizitante 5 klubojn[38].
Vortludo estas saĝtelefona ludo tute en esperanto kiu tre similas skrablon.
VORTOJ estas komputila ludo de E@I pri akurateco, lingvoj kaj amuziĝo (2020)
Reta ludo "Ludoj" (klarigoj en esperanto) aŭ "Giochi' (klarigoj en la itala) ofertas vortludojn kaj puzlojn. Temas ĉefe pri serio de ludoj kiuj uzas la grandan liston de terminoj de hVortaro por oferti interesajn defiojn kaj por tiuj, kiuj lernas Esperanton, kaj por tiuj, kiuj volas testi siajn sciojn. Tri ludoj:
Ĝi estas ludebla rete ĉe la retejo de la ludo[39]. Necesas havi propran, senpagan konton, kaj ensaluti. Ĉiutage nova vorto estas proponata. Oni devas trovi ok vortojn, kiuj rilatas al ĝi, sed kiuj ne enhavas saman radikon. Ekzemple, se aperas la vorto “luno” oni rajtas proponi sunon, eklipson, Armstrong, astron, sateliton kaj aliajn, sed oni ne rajtas proponi ekz. lunarkon. Tamen oni rajtas proponi vortojn kun la sama radiko, se tiu radiko ne estas en la vorto de la tago. Ekzemple oni rajtas proponi paroli kaj parolo kaj parola - por la sistemo temas pri tri malsamaj vortoj. Same parolo kaj paroloj estas konsiderataj kiel malsamaj vortoj.[40] Post 24 horoj ĉiuj ludantoj ricevas poentojn se ili havas la samajn vortojn kiel la aliaj. Se neniu alia proponis la saman vorton, tiu vorto ricevigas neniun poenton al la ludinto.
La ludkartaro "Emocioj" povus esti la unua didaktika materialo, utila por la lingvotestado de Esperanto[41].
"La Ludo de Pinocchio" estas Esperantlingva kartludo pri la historio de Pinocchio. Ĝi estas produkto de la itala ludfirmao Dal Negro.[42]
Cantr II estas 100% libera persista krozilo-bazita rololudo, en kiu ludantoj povas ludi rolojn de memkreitaj rolantoj kiuj ĉiuj kune formas diversajn sociojn en multaj lingvoj en unu granda Cantr-mondo : https://cantr.net/eo/
Minecraft estas sendependa videoludo pri konstruado kreita de Markus Persson kaj poste evoluigita de lia firmao, Mojang AB. Ĝi naskiĝis en 2011, sed praversioj aperis en 2009. La ludo estas tradukita al pluraj lingvoj kaj inter ili estas Esperanto.
Ekzistas pluraj proverboj pri lud(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[43]:
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.