Lubāna
urbo en Latvio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Latvio From Wikipedia, the free encyclopedia
Lubāna - jen latve, historie ankaŭ germane Lubahn - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la oriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Madona kaj situas en orienta parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Aiviekste. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 42 km de Madona kaj 206 km de Rigo.[1]
Lubāna | |||
germane Lubahn | |||
Urbo | |||
Urbocentro | |||
|
|||
Oficiala nomo: Lubāna | |||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | Madona | ||
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | ||
Rivero | Aiviekste | ||
Supermara alteco | 95 m s. m. | ||
Koordinatoj | 56° 54′ 00″ N 26° 43′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 4,5 km² (450 ha) | ||
Loĝantaro | 1 511 (29.01.2021) | ||
Denseco | 335,78 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1992 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-4830 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Lubāna | |||
Retpaĝo: lubana.lv | |||
Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Ĉefepiskopejo de Rigo. La setlejo unue estis menciita en la 13-a jarcento,[2] la kastelo Lubāna (germane Lubahn) en 1455. La kastelo iĝis forlasita post la Livonia Milito kaj kolapso de Livonio en la 16-a jarcento. La setlejo situis proksime de la centro de la antaŭa Lubāna grandbieno, kiu situis sur la dekstra bordo de la Aiviekste. Dum la sveda Vidzeme periodo, en 1643 la Lubāna paroĥo estis menciita.
Lubāna estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721. En 1918 la setlejo estis inkludita en la Respubliko de Latvio. Fakte, la potenco de Latvio estis establita ĉi tie en 1919.
En 1935, la Madona-Lubāna fervojsekcio estis konstruita (pasaĝera trafiko estis ĉesigita en 1963, vartrafiko estis fermita en 1990), aliflanke, la tuta laŭplana linio de Rigo ĝis Kārsava ne povus esti konstruita.
En 1944, la vilaĝo parte estis detruita en la bataloj de Dua Mondmilito.
En 1958 al Lubāna estis koncedita la statuso de laborista vilaĝo (poste - urbvilaĝo).[2] En 1992, al Lubāna estis koncedita urborajtoj.
La urbo situas en norda parto de la Orienta Latvia malaltebenaĵo.[3]
Averaĝa temperaturo estas -7°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[3]
La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P83 (Lubāna-Dzelzava) kaj P82 (Lubāna-Jaunkalsnava), lokaj vojoj estas V842 (Lubāna-Upatnieki) kaj V843 (Lubāna-Barkava).
Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 1 453 personoj sur areo de 4,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 326 loĝantoj/km².
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.