Louis de Beaufront
franca instruisto kaj idisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis DE BEAUFRONT /lwi də bofʁɔ̃/, (kromnomo de Louis Eugène Albert CHEVREUX), Markizo de Beaufront, franca instruisto esperantista, naskiĝis la 3-an de oktobro 1855 en Parizo, mortis la 8-an de januaro 1935 en Thézy-Glimont, sude de Amiens).
Louis de Beaufront | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Louis Eugène Albert Chevreux |
Naskiĝo | 3-a de oktobro 1855 en Parizo, Francio |
Morto | 8-a de januaro 1935 en Thézy-Glimont, Francio |
Tombo | Marestmontiers ![]() |
Lingvoj | Esperanto • franca • Ido |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | lingvisto idisto esperantisto esperantologo ![]() |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | 1893: Preĝareto por Katolikoj 1900: Commentaire sur la grammaire de la Langue Internationale "Esperanto" |
Aliaj aktivaĵoj | 1898: Fondis L'Espérantiste kaj SPPE 1908: Subita subtenanto de Ido dum la Ido-skismo |
Esperantisto numero | 1028 |
La vivo de Louis Chevreux/de Beaufront (kiu uzis ankaŭ aliajn antaŭnomojn) antaŭ lia Esperantiĝo estas iom mistera. Li naskiĝis en Parizo; lia patrino estis Louise Armande Chevreux, kiu naskiĝis en Blandy-les-Tours. La nomo de lia patro ne estas konata. Ŝajnas ke kiam Louis estis dekdujara, lia patrino mortis. Li poste loĝis kun parencoj. Zamenhof pridubis la pretendon, ke li estis markizo.
Pri liaj studentaj jaroj malmulto fidinda estas konata. La rakonto pri lia juneco en la Enciklopedio de Esperanto estis bazita sur artikolo en la idolingva revuo Progreso kiun Beaufront mem verkis pri si, kaj kiu ŝajnas enhavi aferojn nepruveblajn.[1] Ankaŭ la onidiro pri reĝo de Belgio, kiel aliaj, tre verŝajne estis kreita de Beaufront mem. Tamen estas klare, ke lia lingvoscio estis ampleksa. Post gravega tifo, li fariĝis privata instruisto, loĝanta en la domoj de la familioj kies gefilojn li instruis. Li poste diris ke dum tiu tempo li provis realigi internacian lingvon per sistemo, kiun li nomis Adjuvanto, sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo).
Iam antaŭ sia Esperantiĝo li adoptis la nomon Beaufront.