Enciklopedio de Esperanto
enciklopedio pri la Esperanto-movado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado eldonita en 1934. Ĝi estis iniciatita de Ivan Ŝirjaev, kiu jam pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigata kaj efektivigata, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj kun la helpo de multaj kunlaborantoj.[1] Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), de la eldonejo Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934.
Rapidaj faktoj Enciklopedio de Esperanto ...
Enciklopedio de Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1933 | |
Urbo | Budapeŝto | |
Eldoninto | Literatura Mondo | |
Paĝoj | 271 + 400 | |
Fermi
La enciklopedio enhavas ĉirkaŭ 2500 artikolojn. Unulibra represo estas eldonita en Hungario pere de Hungara Esperanto-Asocio en la jaroj 1979 kaj 1986, sed sen la fotoj.