From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis JOLLIET, konata ankaŭ kiel Joliet (Kebeko, 21a de Septembro 1645 - Majo 1700), estis franc-kanada esploristo de Nordameriko, speciale de la aktuala teritorio de Kebekio. Kun la jezuita misiisto Jacques Marquette, li estis en 1673 unu el la du eŭropanoj kiuj trairis kaj mapigis la supran fluejon de la rivero Misisipo,[1] kien ili alvenis el Nova Francio, nome la teritorio de la aktuala Kanado (el la sudo, la rivero jam estis esplorita de la hispanoj de la ekspedicio de Hernando de Soto).
Louis Jolliet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1645 en Kebekurbo |
Morto | 30-an de novembro 1699 (54-jaraĝa) en rivero Sankt-Laŭrenco |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio Reĝlando Francio |
Okupo | |
Okupo | esploristo fur trader (en) |
Laŭ la Enciklopedio de la muziko de Kanado, Louis Jolliet ludis gravan rolon en la historio de la muziko en Kanado. Li estis la unua kanadano kiu studis muzikon en Eŭropo.[2] Louis Jolliet ludis la klavicenon kaj la orgenon. Tion li faris senpage.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.