Louis Charles Antoine Desaix
From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis Charles Antoine DESAIX (franca prononco: [lwi ʃaʁl ɑ̃twan dəzɛ]) (17a de Aŭgusto 1768 – 14a de Junio 1800) estis franca generalo kaj militistestro. Laŭ la uzado tiama, li uzis la nomon Louis Charles Antoine Desaix de Veygoux.
Louis Charles Antoine Desaix | |
---|---|
Louis Charles Antoine Desaix, pentrita de Andrea Appiani | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1768 (1768-08-17) en Ayat-sur-Sioule |
Morto | 14-an de junio 1800 (1800-06-14) (31-jaraĝa) en Spinetta Marengo |
Mortokialo | Mortis en batalo |
Tombo | Montpasejo Granda Sankta Bernardo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | oficiro militisto milita komandisto |
Kiam eksplodis la Franca Revolucio, li tuj aliĝis al la flanko de la libero. Malakceptinte "elmigri", li aliĝis al la stabanaro de Charles Louis Victor de Broglie, princo de Broglie, nome la Jakobena filo de la princo de Broglie. Tio preskaŭ kostis al Desaix sian vivon, sed li evitia la gilotinon, kaj pro siaj rimarkindaj servoj tuj venis en favoro de la Respublika registaro. Kiel multaj aliaj membroj de la malnova reganta klaso kiuj estis akceptintaj la novan ordon, la instinkto komandi, kun natura kapablo, havigis al Desaix karieran sukceson. Ĉirkaŭ 1794 li estis atinginta la rangon de generalo de divizio.[1]
Li luktis en Bavario, Italio, Egipto kaj denove en Italio.