Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Los Realejos [losreaLEĥos] estas urbo kaj municipo en la nordo de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]
Los Realejos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38410 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 37 207 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 653 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 21′ N, 16° 36′ U (mapo)28.35-16.6 [+] | ||
Alto | 420 m [+] | ||
Areo | 57 km² (5 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Los Realejos [+] | |||
La municipa ĉefurbo estas Los Realejos mem je 327 m.s.m. La nuntempa municipo formiĝis per la kunigo, meze de la 20-a jarcento, de la ĝistiamaj municipoj Realejo Alto kaj Realejo Bajo.[2] Kun la najbaraj municipoj La Orotava kaj Puerto de la Cruz, ĝi formas la Metropolan Areon Valle de La Orotava kun 108 721 loĝantoj (2019).[3]
Los Realejos estas en la nordo de la insulo Tenerifo, en parto de la valo de La Orotava, je 41 kilometroj de la provinca ĉefurbo, Santa Cruz de Tenerife. La municipa ĉefurbo estas Los Realejos mem je 327 m.s.m. Temas pri municipo en la la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Puerto de la Cruz (nordoriente), La Orotava (oriente, sude kaj sudokcidente) kaj San Juan de la Rambla (okcidente); norde estas Atlantika Oceano.[4]
Los Realejos posedas areon de 57,5 km², estante la 12a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 20a de la provinco.[5] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[4] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel El Cabezón kun 2 166 m.s.m.[4] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj en la supra zono (Cerrudo, Palo Blanco, Godínez, Los Príncipes, Madre Juana, La Torre, El Roque kaj Ruiz).[6]
La municipo enhavas parton de la Protektita Pejzaĝo Campeches, Tigaiga y Ruiz, de la Loko de Scienca Intereso Barranco de Ruiz, de la Nacia Parko de Teide, kaj de la Natura Parko Corona Forestal,[7] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[8] Krome en la municipa teritorio estas la Protektita Pejzaĝo Rambla de Castro kaj la natura monumento Montaña de los Frailes.
La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «Pinar».[4] Estas granda riĉo de naturaj endemioj flaŭraj, kiel tamarikoj, juniperoj, eŭforbioj, salikoj, hiperikoj, pinoj, palmoj kaj elstare monumentaj ekzempleroj de drakarboj kaj arbuto.[9]
En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[10] La loknomo Los Realejos estis kreita en 1954[11] je la kunigo de la municipoj Realejo Alto kaj Realejo Bajo (Supra kaj Malsupra). Tiuj nomoj estis derivita de la termino "realejo" kiel «armea aŭ milita kampadejo», por tiu de la konkeristoj en la lasta fazo de la konkero de la insulo en 1496.[12] Alia hipotezo proponas, ke la termino Realejos deriviĝas de ambaŭ kampadejoj de la militantoj: Realejo Alto estus la kampadejo de la konkeristoj, dum Realejo Bajo estus tiu de guanĉoj.[13]
Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[14] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. La disdonadon de tereno oni faris en 1499, post la konkerfino, kaj en tiama Realexo la fekundajn terojn alproprigis la Adelantado Alonso Fernández de Lugo kiu en sia bieno enkondukis la kultivon de sukerkano.[15] La jaron 1499 (terdisdonado) oni konsideras la fondojaro de facto de Realejo de Abajo, ĉefe kiam la Adelantado Alonso Fernández de Lugo alportigis loĝantojn el Gran Canaria por labori en sia sukerfabriko.
En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. Laŭlonge de la 19-a kaj 20-a jarcentoj okazis pluraj demarŝoj cele al la kunfandigo de ambaŭ municipoj kaj sekvaj kontraŭdemarŝoj fare de la opoziciantoj al tiu decido, ĝis la definitiva kunigo en 1954.
Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.
La municipo havis 37 970 loĝantojn je 2013, tial estante la 7a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[16]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis 38 000 loĝantoj en 2010. Poste la loĝantaro stagnis. Junuloj elmigris aŭ navede laboras en Puerto de la Cruz aŭ en la sudo de la insulo.
Los Realejos dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[16]
Cruz Santa | 4298 |
Icod el Alto | 6218 |
Toscal - Longuera | 6793 |
Montaña-Zamora | 1041 |
Palo Blanco-Llanadas | 2842 |
Los Realejos (municipa ĉefurbo) | 17 628 |
TOTALO | 38 820 |
La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, cerealoj, bananoj, fruktoj kaj vitoj (vino)), kiu estas ĉefe por memkonsumado. Estas ankaŭ iom da brutobredado (ĉefe kaproj). Estas pluraj ruraj gastejoj.
La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[4]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[17]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.