![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/10/L%2527elezione_di_san_Lorenzo_Giustiniani_al_Patriarcato_di_Venezia_-_T._Passarotti.jpg/640px-L%2527elezione_di_san_Lorenzo_Giustiniani_al_Patriarcato_di_Venezia_-_T._Passarotti.jpg&w=640&q=50)
Lorenzo Giustiniani
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭrenco Ĝjustiniani (1380-1456) estis itala sanktulo, episkopo, konfesprenanto kaj unua patriarko de Venecio. Li estis membro de la tre konata familio Ĝjustiniani, kiu inkluzivas diversajn sanktulojn. Estis dum la regado de Laŭrenco ke Konstantinopolo falis sub la forto de la islamaj trupoj. Pro iliaj jarcentoj da proksimaj komercaj partnerecoj kun la Bizanca Imperio, la venecia popolo ekpanikis rilate al ilia estonteco.
Lorenzo Giustiniani (1380-1456) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Itala katolika episkopo kiu unue elektiĝis kiel patriarko de Venecio. Li estis beatigita en 1524 de la papo Klemento la 7-a, kaj kanonizita en la 16-a de oktobro 1690 de la papo Aleksandro la 8-a. Lia liturgia memoro estas festata en la 5-a de septembro, tago de lia episkopa ordeno. | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-a de Julio 1380 en Venecio, Italio | ||||
Morto | 8-a de Januaro 1456 en Venecio, Italio | ||||
Tombo | San Pietro di Castello (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko ![]() | ||||
Alma mater | Patriarko de Venecio | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Giustiniani House vd | ||||
Gefratoj | Leonardo Giustinian (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo katolika sacerdoto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laŭrenco plenumis estran rolon en la traktado de la respubliko rilate al la krizo, kaj kunlaboris kun la senato por helpi skizi ĝian estontecon, kalkulante kun la helpo de la klerikaro kaj la popolo por trankviligi la situacion. Li estis konsiderata granda reformisto kaj lasis sennombrajn verkojn kun mistikaj enhavoj. Li estis speciale admirata de siaj kunuloj pro sia konduto ĉe la malriĉaj, memsuferigo kaj fervoraj preĝoj. Laŭ la historiisto Marin Sanudo la Juna kiu ĉeestis lian beatigon, Ĝjustiniani lasis dekok latinajn verkojn.