Lodza geto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lodza geto (germane: Litzmannstadt Ghetto, jide: לאדזשער געטא; Lodĵer geto; ליצמאנשטאטער געטא; Licmanŝtoter geto) – juda geto ekzistanta en okupata de germanoj Lodzo (de aprilo 1940 nomata Litzmannstadt). En arkivaj dokumentoj oni povas renkonti mallongigitan formon L-stadt – Getto, de la urbo-mallongigo ĝenerale uzata de la germanoj, ekz. sur firmaaj presaĵoj.
Rapidaj faktoj geto en Nazia Germanio, Komenco ...
Lodza geto | |||||
---|---|---|---|---|---|
geto en Nazia Germanio | |||||
Komenco | 8-a de februaro 1940 vd | ||||
Fino | 29-a de aŭgusto 1944 vd | ||||
Geografia situo | 51° 48′ 5″ N, 19° 26′ 29″ O (mapo)51.80138919.441389 | ||||
Lando(j) | Nazia Germanio vd | ||||
Situo | Łódź | ||||
| |||||
| |||||
Fermi
La unua plene izolita de la urbo geto sur teritorio de okupata Pollando, la plej granda post Varsovia geto kaj unusola, kiu estis preskaŭ ĝis la fino de la germana okupado sur polaj teritorioj.