Geto
kvartalo de urbo, ofte aĉa, en kiu vivas iu malplimulta etno / From Wikipedia, the free encyclopedia
Geto, laŭ Nova PIV, estas urba kvartalo, kie la judoj devis loĝi laŭ ordono de la magistrato. La vorto estas uzata ankaŭ pri aliaj urbopartoj loĝataj de minoritatoj, ekzemple getoj de nigruloj en Usono.
El la Venecia itala dialekto, Ghetto, nomo de kvartalo en Venecio, kie devis loĝi la judoj.
El tio oni nomis poste per tiu nomo ĉiujn tiajn kvartalojn, kie la judoj, ĉu volonte, ĉu trudite, kunloĝis.
Finfine, ĉar tiuj kvartaloj estis ofte pro la persekutado kontraŭ judoj, mizeraj kvartaloj, kaj iel enfermitaĵejo de forpuŝitaj homoj, la vorto iĝis moderntempe ofte uzata por signi kvartalojn aŭ iaspecajn lokojn kie homoj ĉu estas iel trudataj loĝi en malprivilegiaj kondiĉoj (ekzemple: la nigrulaj getoj en Usono), ĉu malvolonte ĉu memvole disiĝas de la cetera mondo (ekzemple "nuntempe riĉuloj kreas "getoj"n kie ili vivas kune sub protekto de alarmiloj kaj privataj gardistoj"). En ambaŭ sencoj la vorto uzatas malŝate.