ĉina verkisto de sciencfikcio From Wikipedia, the free encyclopedia
Liu Cixin (ĉine 刘慈欣 aŭ 劉慈欣, pinjine: Liú Cíxīn, Esperante: Lju Ciŝin; naskiĝita 1963) estas ĉina verkisto de sciencfikcio.[1] Li estis naŭfoja ricevanto de la premio Galaksio, la plej prestiĝa ĉina premio de literatura sciencfikcio, kaj ricevinto de la Premio Hugo.[2] Lian verkaron oni konsideras kiel specon de malmola sciencfikcio. En tradukoj de liaj verkoj, oni ofte prezentis lian nomon en la formo Cixin Liu.
Liu Cixin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
刘慈欣 | |||||
Naskiĝo | 23-an de junio 1963 (61-jaraĝa) en Pekino | ||||
Lingvoj | ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Alma mater | North China University of Water Resources and Electric Power (en) (dekjaro de 1980–1985) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | inĝeniero (1988–) sciencfikcia verkisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La tri-korpa problemo (libro) ❦ The Dark Forest ❦ Death's End ❦ The Wandering Earth vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Liu Cixin naskiĝis la 23-an de Junio 1963 en Yangquan de provinco Ŝanŝio. Liaj gepatroj laboris en minejo en Ŝanŝio. Pro la tumulto de Kultura Revolucio, li estis sendita por loĝi en hejmo de siaj prauloj en kantono Luoshan de provinco Henan.[3] Liu estis edukita pri inĝenierio en Universitato de Akva Rimedo kaj Energio de Norda Ĉinio, kaj diplomiĝis en 1998. Li laboris kiel inĝeniero de komputilo en centralo en Yangquan, Ŝanŝio.
La plej konata verko de Liu, La Tri-Korpa Problemo estis eldonita en 2007. Ĝi estis tradukita en la anglan de Ken Liu kaj eldonita de Tor Books en Novembro 2014, kaj ricevis la premion Hugo pri Plej Bona Romano[4]. Li estis la unua azia verkisto, kiu ricevis la premion pri "Plej Bona Romano"[5]. Poste la romano estis tradukita en en dekoj da lingvoj kaj estis venditaj milionoj da ekzempleroj[6]. Ĉina sciencfikcio "havas la plej novajn sciencajn sciojn kaj unikajn ĉinajn kulturon kaj historion, kiuj helpas produkti unikan specon de sciencfikcio, kiun neniu alia lando havas[6].
Filma adaptaĵo de La Tri-Korpa Problemo laŭplane estos publikigita en 2017[7].
Filma adaptaĵo de La Vaganta Tero estis publikigita en 2019 dum la ĉina novjaro [8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.