Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Listo de stamp-kodoj de la metroo de Parizo estas prezentita en la sekvaj sekcioj. Tiuj kodoj estas skribitaj sur la bileton kiam la vojaĝanto stampas ĝin.
La turn-enirejoj stampas la biletojn ŝanĝante la entenon de la magneta trako kaj skribante diversajn informojn sur la bileton.
Modernaj turn-enirejoj indikas tiujn informojn per tuj komprenebla maniero, sed tradiciaj turn-enirejoj uzas tre simplan kodadon.
Supre, estas skribitaj tempaj indikoj: de dekstre maldekstren, numero de la semajno en la jaro (01 ĝis 52 aŭ 53), tago de la semajno (tag-litero L M m J V S D sekvata de cifero 1 por mateno aŭ 2 por posttagmezo), kaj horo de stampado (1 ĝis 12), per malgrandaj karaktroj kaj turnita per 90°. Tiel, bileto « 5L250 » estis stampita lundon de la 50-a semajno, je la 5 h posttagmeze.
Malsupre, estas skribitaj geografiaj indikoj: kodo de la stacio (kvar ciferoj), kaj litero identiganta la turn-enirejon en la stacio[1].
Kodoj de stacioj konsistas el 4 ciferoj[2]. La du unuaj ciferoj indikas geografian sektoron de Parizo (de 01 ĝis 31) kaj la du ceteraj indikas la stacion en tiu sektoro (de 01 ĝis 15). Mapo de sektoroj estas prezentita[3] en la dua ekstera ligilo.
Ekde 1998, al novaj stacioj estas atribuita alfabeta kodo[2] anstataŭ numera kodo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.