Champs-Élysées - Clemenceau (pariza metrostacio)
metrostacio en Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia
metrostacio en Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia
Champs-Élysées - Clemenceau [ʃɑ̃z‿elize kləmɑ̃so] (esperante Elizeaj Kampoj - Clemenceau) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linioj 1 kaj 13, situantaj en la 8-a arondismento de Parizo.
Champs-Élysées - Clemenceau | |||
---|---|---|---|
Grand Palais | |||
Stacio sur linio 1 antaŭ instalo de ŝovpordoj | |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 8-a | ||
Geografia situo | 48° 52′ 3″ N, 2° 18′ 50″ O (mapo)48.8674114214172.3139594500991 | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 4 | ||
Kajoj | 4 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 909 005 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 19-a de julio 1900 18-a de februaro 1975 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 1001 | ||
Metro-linioj | · | ||
Stacio Champs-Élysées de la linio 1 de la metroo de Parizo estis malfermita la 19-an de julio 1900. Ĝi alprenis sian nunan nomon la 20-an de majo 1931. La kajoj de linio 13 estis malfermitaj en 1975, sekve al plilongigo de la eksa linio Nord-Sud B, de Saint-Lazare al Miromesnil kaj de konekto de la eksa linio 14 kiu finiĝis en stacio Invalides.
La kajoj kaj koridoroj situas sub Avenuo de la Elizeaj Kampoj kaj Placo Clemenceau, kiuj donis al ĝi siajn nomojn.
Malgraŭ la amplekso de la stacio, ĝi havas ununuran alirejon: ŝtuparo kaj rulŝtuparo sur Placo Clemenceau, sude.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.