Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉi tiu artikolo listigas Zamenhof/Esperanto-objektojn en Pollando.
Se vi konas ne registritajn ZEO-jn, bonvolu kompletigi la artikolon.
Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo (ekde kiam) | Notoj |
---|---|---|---|---|
pl-001 (d) | Bjalistoko | Strato kaj tabulo | Strato Ludoviko Zamenhof (Ulica Ludwika Zamenhofa), ekde la 17-a de aprilo 1919)[1] | Antaŭa nomo : Ulica Zielona Komenco kaj fino : Rynek Kościuszki. - Ĉe la strato Piłsudski. |
pl-002 (d) | Bjalistoko | Murpentraĵo kaj tabulo | La naskiĝloko de Zamenhof- murpentraĵo (Mural Zamenhofa w Białymstoku) kaj memortabulo ĉe la loko de la naskiĝdomo de Zamenhof | pentraĵo sur la tuta alteco de la konstruaĵo. Ĉe la dua etaĝo videblas Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar, ĉe la tria etaĝo staras LLZ. Sub ĝi pendas marmora memortabulo, kiu informas pri la naskiĝdomo de L. L. Zamenhof |
pl-004 (d) | Bjalistoko | Monumento | Monumento al L. L. Zamenhof en Bjalistoko (Pomnik Ludwika Zamenhofa) | Vidu la artikolon: Monumento al L. L. Zamenhof en Bjalistoko |
pl-005 (d) | Bjalistoko | Konstruaĵo | Universitata porinfana klinika hospitalo Ludoviko Zamenhof (Uniwersytecki Dziecięcy Szpital Kliniczny im. L. Zamenhofa w Białymstoku) | |
pl-006 (d) | Bjalistoko | Salono | Salono Esperanto (Sala Esperanto) | Konferenca salono en la universitata porinfana kliniko Ludoviko Zamenhof |
pl-007 (d) | Bjalistoko | Salono | Salono Lidja Zamenhof (Sala im. Lidii Zamenhof) | Ekzerca salono en la universitata porinfana kliniko Ludoviko Zamenhof en la rehabilita fako, sponsorita de Bahaa Esperanto-Ligo |
pl-008 | Bjalistoko | Domo | Esperanto-centro (Centrum Esperanto) | La sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Fondumo Zamenhof |
pl-009 | Bjalistoko | Memorŝtono | Monda Esperanto-Centro (Światowe Centrum Esperanto) | Fondoŝtono informanta pri konstruota (neniam efektivigita) Monda Esperanto-Centro |
pl-010 (d) | Bjalistoko | Memortabulo | Memortabulo al Jakobo Ŝapiro (Tablica upamiętniająca Jakuba Szapiro) | Laŭ Esperanto en Bjalistoko Arkivigite je 2015-02-07 per la retarkivo Wayback Machine : La 10-an de julio 2009 la urbestro de Bjalistoko kaj esperantistoj invitas partopreni solenan inaŭguron de la nova tabulo dediĉita al la plej granda bjalistoka esperantisto de la intermilita periodo - Jakobo Ŝapiro. La teksto diras en la pola kaj en esperanto : En tiu ĉi domo loĝis dum la jaroj 1919-1941 Eminenta esperantisto, ĵurnalisto, verkisto kaj instruisto. Murdita de germanoj (nazioj) la 12-an de julio 1941. Aliaj bildoj : Arkivigite je 2015-02-07 per la retarkivo Wayback Machine. Esperanto w Białymstoku 53° 08′ 01″ N 23° 09′ 03″ O (mapo) Adreso : str. Lipowa 31/33 |
pl-011 (d) | Bjalistoko | Memortabulo | Memortabulo al Ludoviko Zamenhof sur lia lernejo (Tablica upamiętniająca Ludwika Zamenhofa) | Ĝi pendas de 1987 sur muro de la 6-a liceo en Bjalistoko, iama reala gimnazio, en kiu LLZ lernis. |
pl-012 (d) | Bjalistoko | Lernejo | 51-a bazlernejo Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko (Szkoła Podstawowa nr 51 im. Ludwika Zamenhofa w Białymstoku) | ĉe la strato J. K. Kluka 11A |
pl-0013 (d) | Bjalistoko | Konstruaĵo | Centro Ludoviko Zamenhof | Konstruita okaze de la 94-a UK |
pl-0014 (d) | Bjalistoko | Biblioteko | Esperanto-libraro | La unua en Pollando publika Esperanto-biblioteko, filio de Podlaĥia Libraro |
pl-0015 (d) | Bjalistoko | Itinero | Itinero de Esperanto kaj pluraj kulturoj (Szlak esperanto i wielu kultur) | Establita antaŭ la 94-a UK |
pl-017 (d) | Bjalistoko | Strato | strato de esperantistoj (ul. Esperantystów) | |
pl-018 (d) | Bjalistoko | Strato | strato Antoni Grabowski (ul. Antoniego Grabowskiego) | |
pl-019 (d) | Bjalistoko | Strato | strato Jakobo Ŝapiro (ul. Jakuba Szapiro) | |
pl-020 (d) | Bjalistoko | Hotelo | Hotelo Esperanto (Hotel Esperanto) | Malfermita la 8-an de novembro 2012[2] je la adreso: ul. Legionowa 10. Oficiala retejo (esperante, angle, pole, ruse) |
pl-021 (d) | Bjalistoko | Statuo | Monumento al juna Zamenhof (Pomnik młodego Ludwika Zamenhofa) | Inaŭgurita dum la 102-a datreveno de la morto de Zamenhof (14-04-2019). Inaŭguris Tadeusz Truskolaski, prezidanto de la urbo. La statuo troviĝas inter la stratoj ul. L. Zamenhofa kaj ul. Dr. I. Białówna. |
pl-022 (d) | Bjalistoko | Murpentraĵo | Liberecon por la mondo | Pentraĵo kreita de Maciej Szupica ĉe la strato Broniewskiego 23 en Bjalistoko[3] |
Bjalistoko | Strato | Strato Szymon Datner | La 27-an de februaro 2023 la urba konsilio decidis doni nomon al strato en Bjalistoko en la kvartalo Bagnówka. La strato ricevis la nomon de historiisto kaj esperantisto Szymon Datner[4] | |
Bjalistoko | Stumbliga ŝtoneto | Stumbliga Ŝtoneto al Jakobo Ŝapiro | Inaŭgurita la 16-an de aŭgusto 2024 okaze de la datreveno de la ribelo en la Bjalistoka geto. Troviĝas ĉe la strato Lipowa 33, ĉe la antaŭmilita domo de Ŝapiro | |
pl-023 | Bydgoszcz | Du monumentoj kaj skvaro | Ludoviko Zamenhof | Informoj kaj foto : La Ondo de Esperanto. 2004: 1 |
pl-024 | Bydgoszcz | Strato | Bulwar Esperanto (2007) | Ekde 2007 maldekstra bordo de rivero Brda nomiĝas Bulvardo Esperanto |
pl-025 | Bydgoszcz | Ponto | Most Esperanto (2012) | Okaze de 125-a datreveno de Esperanto, Konsilio de la Urbo Bydgoszcz decidis honorigi la gravan jubileon per donado de la nomo "Most Esperanto" por la ponto-konstruaĵo ĉe la rivero Brda. La 27-an de oktobro 2012 okazis oficiala malkovro de du tabuloj kun surskribo "Most Esperanto" en ambaŭ flankoj de la ponto.[5][6][7] |
pl-026 | Bydgoszcz | Domo | Esperanto-domo (14.4.2016) | Inaŭgurita okaze de la 99-a datreveno de morto de Ludoviko Zamenhof. |
pl-027 | Dancigo (Gdansko) | Memorŝtono | Esperanto-ŝtono (1029/1959) | Informoj troveblaj ĉe ESPERANTO - BONA IDEO POR VI ! Teksto : 1.8.1927 dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto
|
pl-028 | Duszniki-Zdrój (Bad Reinerz) | Monumento | Z-memorŝtono (9-a de aŭgusto 1931) | Silezia Ligo Esperantista (SILEO) starigis en 1931 Zamenhof-memorŝtonon en Bad Reinerz kaj alkroĉis Zamenhof-memortabulon al la vilao, kiu intertempe nomiĝis Villa Métropole. Iniciatis kaj plej aktive laboris por starigo de la ŝtono la kasisto de SILEO Karl Kliem el la proksima urbo Löwenberg, kiu depost 1945 estis pole renomita Lwówek Śląski).
La memorŝtono estis inaŭgurita la unuan dimanĉon post la 23-a UK en Krakovo. Inaŭguran parolon faris prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Arnold Behrendt el Berlino. Bernhard Zenker tradukis oficialajn paroladojn de la urbestro, faritajn ĉe la memorŝtono kaj en salono de kuracloko. Surskribo sur memorŝtono tekstas: Dr. L.L. Samenhof, dem Schöpfer des Esperanto [traduko: Al Dr. L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto] (bildo). |
pl-029 | Gdansko | Strato | 1. Strato Ludwika Zamenhofa - Ludoviko Zamenhof Strato |
*Stratvidajo |
pl-030 | Sopot (Zoppot) | Arbo | 31 julio 1927 | En urbo SOPOT apud Gdansko troviĝas Jubilea kverko plantita de la partoprenantoj de la 19a Universala Kongreso de Esperanto en Gdansko kaj Sopot por la memoro de la 40 jara ekzisto de la Internacia Lingvo Esperanto 31 julio 1927. La radikoj de la kverko estis dum plantado superŝutitaj per tereroj el ĉiuj landoj. Speciale tiajn alsendis la E-istaro. - La strato kaj la placeto situas en la fama Schmierauertal. Apud la kverko staras grando ŝtono kun ĉizita teksto. |
pl-031 | Gdynia | Strato | Strato Ludwika Zamenhofa | 54° 32′ 11″ N 18° 29′ 00″ O (mapo) |
pl-032 | Gliwice | Stratoj | 1.Esperantystów 2.Ludowika Zamenhofa |
1.50° 19′ 06″ N 18° 41′ 38″ O (mapo) 2. 50° 19′ 05″ N 18° 41′ 43″ O (mapo) |
pl-033 | Jelenia Góra | Ŝtono | Zamenhof-ŝtono | |
pl-034 | Kłodzko | Parko kaj memorŝtono | Park Esperanto | 50° 26′ 10″ N 16° 39′ 10″ O (mapo) |
pl-035 | Koszalin | 1.Ŝtono 2.Strato 3.Arbo kaj ŝtono | 1.Zamenhof memorŝtono (1969) 2.Zamenhof-strato (1976?) 3.Kverko de paco (1978) | 1. Bildo : 1 kaj 2 2. Laŭ POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN, Kadre de la dua ĈEP (Ĉebalta Esperantista Printempo) unu strato en Koszalin ricevis nomon de Ludoviko Zamenhof.. 54° 11′ 28″ N 16° 13′ 05″ O (mapo) 3. Partoprenantoj de la tria Ĉebalta Esperantista Printempo plantis en la centra parto de Koszalin “KVERKON de PACO” kaj Koŝalina Filio de PEA starigis antaŭ la plantita arbeto ŝtonan memortabulon. Fotoj : 1 Arkivigite je 2015-02-03 per la retarkivo Wayback Machine |
pl-036 | Krakovo | Strato | Ulica Dr.Ludwika Zamenhofa (2 aŭgusto 1931) | Antaŭa nomo : Ul. Niecala Komenco kaj fino ĉe : Ul. A Potockiego N-ro 6 - Ĉe la fervojo |
pl-037 | Leszno | Strato | Zamenhofa-strato | 51° 50′ 02″ N 16° 35′ 55″ O (mapo) |
pl-038 | Lodzo | Strato | Ulica Ludwika Zamenhofa (18 majo 1920) | Antaŭa nomo : Ul. Rozwadowska Zeromskiego 86 Komenco ĉe : Ul. Piotrkowska 127 |
pl-039 | Lodzo | Epitafo | Epitafo en Esperanto sur la tombe de Kabe | La Ondo de Esperanto. 2000: 11 (esperante). La Ondo de Esperanto (novembro 2000). Arkivita el la originalo je 2023-06-06. Alirita 2024-03-27 . |
pl-040 | Lubań | Strato | Esperantystów | Situo : 51° 07′ 20″ N 15° 16′ 27″ O (mapo) |
pl-041 | Malbork | Pluraj | Parko de la Mondo, 43 ZEO-j ; interalie kvar omaĝe al eminentaj esperantistoj: Ludoviko Zamenhof - kreinto de Esperanto, Antoni Grabowski - Patro de Esperanta Poezio, papo kiu estis esperantisto Johano Paŭlo la 2-a kaj la kvara al japano, Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi | La informilo de Ekumena Esperanto-Kongreso en Pelplin parolas pri 35 ZEO-j. Vidu la Vikipedia artikolo pri Malbork. En la ĉebaltmara pola urbo Malbork / Malborko konata pro la plej granda brika kastelo en Eŭropo oni inaŭguris novan ZEO-on. En junio estis inaŭgurita monumento pri la iniciatinto de la internacia lingvo - d-ro Ludoviko Zamenhof. Post la Zamenhof-placo, skvaro (Skwer Esperanto), kverko "Esperanto" kun la memorŝtono ĝi estas la kvara ZEO en tiu urbo. Ĉio estis realigebla danke al bona aktivado de lokaj esperantistoj kun Prezidanto de la E-rondo "Kastelo" Eduardo Kozyra kaj Vicurbestrino de Malborko, esperantistino d-rino Danuta Stanek-Gutowska. Malkovron de la monumento plenumis Urbestro de la Urbo Malborko mag. Mieczysław Roeding kaj Vicurbestrino de Malborko d-rino Danuta Stanek-Gutowska (esperantistino). La solenaĵon partoprenis ankaŭ kaj ornamis ĝin la folklora grupo el Hispanio "Aragon" gvidita de konata hispana esperantisto Augusto Casquero. Gratulmesaĝoj bonvenas ĉe la Urba Estraro de Malborko. Krome en Malborko estas la Zamenhof-strato kaj la Skvaro "Esperanto". Fotoj troveblaj ĉe ipernity : |
pl-042 | Olsztyn | Strato | Ulica Zamenhofa | Strato en la urba kvartalo Zatorze.53° 47′ 28″ N 20° 29′ 58″ O (mapo) |
pl-043 | Olsztyn | Arbeto Lariko "Ludoviko" | Arbeto (lariko) kreskanta en la apudolŝtina arbarĝardeno en Kudypy. | Arbeto plantita dum la esperanta aranĝo FREŜO en la jaro 2009 okaze de 150. naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. |
pl-044 | Police | Strato | Ulica Zamenhofa | 53° 32′ 23″ N 14° 33′ 10″ O (mapo) |
pl-045 | Radom | Stratoj | Esperanto-stato kaj Ludwika Zamenhofa-strato | 51° 26′ 06″ N 21° 14′ 23″ O (mapo) |
pl-046 | Słupsk (Stolp) | 1.Memorŝtono 2.Strato 3.Arbo | 1.Al Zamenhof (1960) 2.Zamenhofa 3.Zamenhof (2017) | 1. Trovita en ipernity : foto ; situo : 54° 27′ 53″ N 17° 01′ 43″ O (mapo) 2. situo : 54° 28′ 03″ N 17° 01′ 48″ O (mapo)[8] 3. La tria ZEO: Karpeno Zamenhof plantita apude de la Urbodomo en Słupsk - fare de Senatano Kazimierz Kleina la 25a de aprilo 2017 okaze de E-konferenco en la Urbodomo organizitan de Urbestro Robert Biedroń (esperantisto) okaze de la proklamita de li "2017 Zamenhofa Jaro en Słupsk", apude staras memor-tabulo kun la teksto: "GRAB ZAMENHOFA KARPENO".[9] |
pl-047 | Sródborów | Strato | Ulica Zamenhofa (1931) | Komenco kaj fino ĉe stratoj : Ul. Narutowicza - Ul. Krasinskiego |
pl-048 (d) | Świdnica | 1.Strato 2.Hotelo |
1.Esperantystów 2.Esperanto |
1.50° 51′ 11″ N 16° 29′ 30″ O (mapo) 2. Proksime de la strato de Esperantistoj. Adreso : Bogusza Stęczyńskiego 18 58-100 Świdnica ; ret-adreso :hotel-esperanto.pl ; situo : 50° 51′ 16″ N 16° 29′ 47″ O (mapo) |
pl-049 | Szczawno-Zdrój (Bad Salzbrunn) | Memortabulo | Zamenhof (05/08/2012) | Anonco de Pola Esperanto-Asocio: Ĉijare en malnova kuracloko en Malsupra Silezio, Szczawno Zdrój aperis nova ZEO -Zamenhof/Esperanto-Objekto. Antaŭ cent jaroj al kuracloko Bad Salzbrunn venis Ludoviko Zamenhof. Lia sanstato jam ne estis tro bona kaj li decidis veni al fama kuracloko. Li ekloĝis kun edzino en vilao „Franciszek” ĉe la strato Spacerowa 1. Varsovia ĵurnalisto kaj filmisto Roman Dobrzyński en 2011a jaro, vizitante Szczawno helpe de leteroj de LZ, malnovaj dokumentoj kaj planoj el la loka biblioteko trovis la ĝustan domon. Silezia Esperanto Asocio kiu en Szczawno organizas ĉiujare esperantan feriadon decidis en 2012a j. omaĝi la jubileon per speciala memortabulo. La 5an de aŭgusto kun ĉeesto de partoprenantoj de la feriado kaj urbestro oni feste pendigis sur muro de la vilao dulingvan tabulon kun jena teksto: “En tiu ĉi domo en junio 1912 loĝis Ludwik Zamenhof la kreinto de internacia lingvo Esperanto” En la kuracloko jam ekzistas du aliaj objektoj. En apuda “Parko Szwedzki” troviĝas ŝtono kun tabulo al L. Zamenhof kaj sur mineralakva sanigejo pendas tabulo kun nomoj de famaj kuracintoj. Inter famaj politikistoj, poetoj, sciencistoj, komponistoj ktp. videblas ankaŭ nomo de Ludoviko Zamenhof. |
pl-050 | Szczecin | Placo | Plac Zamenhofa | En la centro de la urbo Stratvidaĵo 53° 25′ 52″ N 14° 32′ 41″ O (mapo) |
pl-051 | Tarnów | Strato | 1.Esperantystów | 1.49° 59′ 57″ N 20° 59′ 48″ O (mapo) |
pl-052 | Tarnów | Stratoj | Ludowika Zamenhofa | 2. 49° 59′ 55″ N 20° 59′ 44″ O (mapo) |
pl-053 | Tczew/Rokitki | Strato | strato Leśna 11 | E-memorŝtono pri inaŭguro de "LAS-ESPERANTO-ARBARO", t.e. apudurba parko (la 21an de julio 2005 - inaŭguris la ZEO-n eŭropdeputitino M.Handzlik /Pollando/ kaj Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi /Japanio/ kun la urbaj, komunumaj kaj distriktaj aŭtoritatoj de la Urbo, Komunumo kaj distrikto Tczewski) |
pl-054 | Toruń | Strato | Antoniego Grabowskiego | 53° 01′ 48″ N 18° 35′ 56″ O (mapo) ; foto de la strato en 1961 |
pl-055 | Tykocin | Tabulo | Tabulo memore al Marko Zamenhof (1999) | La tabulo diras pri naskiĝinta en Tykocin Markon Zamenhof, la patro de Ludoviko (la informo estas erara, ĉar la vera naskiĝurbo de Marko estis Suwałki. |
pl-056 | Unieście | Strato | Esperanto-stato (1975?) | Laŭ POLA ESPERANTO-ASOCIO FILIO EN KOSZALIN, En 1974 jaro, kadre de Zamenhof-vespero, estis solenata la 15-a Jubileo de E-movado en Koszalin. La solenaĵon partoprenis multaj gastoj, ankaŭ germanaj amikoj.
En 1975 jaro la prezidantecon de E-Filio transprenis energia kaj iniciatema esperantistino Ewa Kuligowska. Komenciĝis vigla kunlaborado kun la Urba Kulturcentro kaj kun Koŝalina Socikultura Societo. Tiam naskiĝis koncepto de internaciaj E-aranĝoj ĉe la Balta Maro. Kadre de la unua Ĉebalta Esperantista Printempo unu strato en Mielno ricevis nomon de ESPERANTO. 54° 16′ 03″ N 16° 05′ 22″ O (mapo) |
pl-057 (d) | Varsovio | Strato | Ulica Dr. Ludwika Zamenhofa (24 februaro 1931) | Antaŭa nomo : Ul. Dzika Komenco kaj fino ĉe : Ul. Nowolipki 6 - Ul. Nizka 29 |
pl-058 (d) | Varsovio | Tombo | Hebrea tombejo (Okopowa strato) | Tombo de Zamenhof |
pl-059 (d) | Varsovio | Strato | Ulica Esperanto | 52° 14′ 47″ N 20° 58′ 50″ O (mapo) |
pl-060 | Varsovio | Memortabulo | Al Antoni Grabowski kaj Esperanto | Adreso : ul. Hożej 42 w Warszawie 52° 13′ 35″ N 21° 00′ 53″ O (mapo) |
pl-061 (d) | Varsovio | Sistemo de urbaj bicikloj | Veturilo | En 2012, kiam post reta voĉdonado estis elektita la nomo, la sistemo konsistis el 125 luo-stacioj kun 2100 bicikloj.[11][12] Oficiala retejo angle germane pole ruse |
pl-062 (d) | Vroclavo | Placo | pl. Ludwika Zamenhofa | Foto trovebla ĉe Ipernity. |
pl-063 | Vroclavo | Memortabulo | Al Antoni Grabowski | Adreso : ul. Kuźniczej 43/45 51° 06′ 47″ N 17° 02′ 04″ O (mapo) |
pl-064 | Wieluń | Strato | Ulica Zamenhofa | 51° 13′ 20″ N 18° 34′ 05″ O (mapo) |
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.