Remove ads
monumento en Bjalistoko From Wikipedia, the free encyclopedia
Monumento al juna Zamenhof (pole Pomnik młodego Ludwika Zamenhofa) estas monumento en Bjalistoko ĉe la strato Zamenhof. Ĝi prezentas L. L. Zamenhof kiel junulon, en la aĝo, en kiu li loĝis en la urbo.
Monumento al juna Zamenhof | |||
---|---|---|---|
monumento, Zamenhof/Esperanto-objekto [+] | |||
Oficiala nomo: Pomnik młodego Ludwika Zamenhofa | |||
Lando | Pollando | ||
Regiono | Podlaĥia provinco | ||
Urbo | Bjalistoko | ||
Statuo | Monumento | ||
Situo | Strato Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko | ||
- koordinatoj | 53° 7′ 58″ N, 23° 9′ 33″ O (mapo)53.13266944444423.159161111111 | ||
Alteco | 1,45 m m | ||
Aŭtoroj | Katarzyna Piotrowska, Ryszard Piotrowski | ||
Materialo | latuno | ||
Estiĝo | 14-a de aprilo 2019 | ||
Plej facila aliro | publike alirebla | ||
|
|||
Monumento al juna Zamenhof | |||
Vikimedia Komunejo: Young Ludwik Zamenhof Monument [+] | |||
L. L. Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko kaj loĝis en familia domo ĉe tiama strato Verda 6, kiu de 1919 havas la nomon Zamenhof. La domo troviĝis je kelkcentmetra distanco de la ĉefa placo, kies diverslingva homamaso donis inspiron al la onta iniciatinto de Esperanto.
|
En 2017 kadre de la Civitana Buĝeto, en kiu la loĝantoj povas proponi projektojn financotajn en la skalo kvartala aŭ urba, unu el la elektitaj projektoj estis konstruo de ĉi tiu monumento. La 17-an de aŭgusto 2017 la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski anoncis konkurson por prilaboro de projekta koncepto de la monumento sur la strato Zamenhof apud la ĉefa foirplaco (Rynek Kościuszki). La 29-an de novembro la konkursa ĵurio aljuĝis la unuan premion de 14 mil zlotoj al projekto de Katarzyna kaj Ryszard Piotrowski[1].
La aŭtoroj tiel klarigis sian verkon[2]:
|
La elektita projekto, realigita poste de Ryszard Piotrowski, estas latuna statuo alta je 1,45 m, kiu prezentas dekkelkjaran Zamenhof kun libro en la maldekstra mano[2]. Ĉirkaŭ li, inter pavimeroj, troviĝas disĵetitaj metalaj literoj de la alfabetoj latina, cirila kaj hebrea, al kiuj la persono rigardas. Antaŭ la statuo kuŝas memortabulo kun la pollingva teksto:
|
La statuon solene malkovris la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski dum solenaĵoj organizitaj de Bjalistoka Esperanto-Societo la 14-an de aprilo 2019 okaze de la 102-a datreveno de la morto de LLZ, kun ĉeesto de bjalistokanoj kaj esperantistoj[4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.