From Wikipedia, the free encyclopedia
Lisco Gloria [lisko glorja] estas longdistanca pramŝipo por personoj kaj aŭtoj. Ĝi apartenas al la litova ŝipkompanio AB DFDS LISCO.
La ŝipo havas anaron de 32 maristoj kaj jenajn dimensiojn:
Lisco Gloria estis konstruita en 2001 de la pola ŝipfarejo Stocznia Szczecinska im. Adolfa Warskiego por la itala ŝipkompanio Lloyd Sardegna Compagnia Di Navigazione Srl en Olbia. Ĝi havis la nomon Golfo dei Coralli. Jam antaŭ la liverado la ŝipo estis en 2002 aĉetita de la kompanio DFDS kaj veturis laŭ dana juro kaj kun la nomo Dana Gloria sur la itinero Harwich–Esbjerg. En junio 2003 ĝi estis reinstalita por transporti 600 pasaĝerojn (antaŭe 308). Poste ĝi ricevis la nomon Lisco Gloria kaj trafikis sur la Balta Maro inter Klaipėda (Litovio) kaj Kiel (Germanio).
Matene de la 9-a de oktobro 2010, dum preterpasado de insulo Fehmarn, sur la ŝipo okazis forta eksplodo, kiu kaŭzis fajron sur la tuta ŝipo. Ĉiuj 240 pasaĝeroj kaj ĉiuj ŝipanoj sukcesis forlasi la ŝipon per savboatoj kaj transiri al aliaj ŝipoj rapide alveturintaj. Tri pasaĝeroj, kiuj forte suferis pro enspirita fumo, estis helikoptere fortransportitaj. La ceterajn alia pramŝipo reportis al Kiel.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.