From Wikipedia, the free encyclopedia
Lisala estas urbo, teritorio kaj ĉefurbo de provinco Mongalo en Demokratia Respubliko Kongo situanta ĉe la dekstra bordo de la rivero Kongo. Tie naskiĝis Mobutu, la 14an de oktobro de 1930.
La loĝantaro de la teritorio estas komponita de diversaj popoloj, ĉefe Ngombe krom minoritatoj de Mongoj, Ngandioj, Ngvakaoj kaj Budjaoj.
La teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N6 de orientookcidenten, kaj de la ŝoseoj R328, R329, R336, kaj R338. La konturo de la teritorio estas markita de la rivero Mongala norde kaj de la riverego Kongo sude.
La regiono havas fortan agrikulturan ekonomion, ĉefe pro rikoltoj de rizo, manioko, arakido, maizo, kakao, kafo, palmoleo, nuksoj kaj kaŭĉuko.
Lisala estis sidejo de provinco Mez-Kongo kiu ekzistis el 1963 al 1966.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.