![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/50/Les_faux_monnayeurs_1925.jpg/640px-Les_faux_monnayeurs_1925.jpg&w=640&q=50)
Les faux-monnayeurs
From Wikipedia, the free encyclopedia
La falsistoj (france: Les faux-monnayeurs) estas franca romano el 1925 de Andre Gide, unue publikigita en la Nouvelle Revue Française. Multmaniere, ĉi tiu libro estas konsiderata la antaŭaĵo de la "nova romano".
Les Faux-monnayeurs | |
---|---|
![]() | |
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | André Gide |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1925 |
Eldonejo | La Nouvelle Revue Française |
Ĝenro | GLAT-literaturo |
Loko de rakonto | Parizo |
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde |
La falsistoj prezentas konsiderindan nombron da samseksemaj aŭ ambaŭseksemaj virfiguroj - la adoleskanto Olivier, Bernardo, liaj samklasanoj Guntran kaj Filippa, kaj finfine la pli maljunan verkiston Grafo de Passavant, kaj la malavara Edouard. Grava parto de la intrigo priskribas la eblecojn de negativaj aŭ pozitivaj gej-erotikaj rilatoj. Je sia apero, la romano ricevis timigan bonvenon, ŝajne pro siaj samseksemaj temoj kaj nekutima strukturo, por sia tempo. Tamen, la romano akiris reputacion en pli postaj jaroj kaj estis ĝenerale konsiderita majstroverko en la okcidenta kanono de literaturo.
La preparado de la romano, kiu inkludas leterojn, gazettondaĵojn kaj aliajn materialojn, estis dokumentita fare de Gide en 1926 en la "Ĵurnalo de La Falsistoj".