From Wikipedia, the free encyclopedia
Franclingva literaturo estas literaturo verkita en franca lingvo dekomence en Francio, sed ankaŭ en najbaraj landoj kiel en Belgio kaj Svisio, kaj poste el la epoko de koloniismo ankaŭ en foraj landoj.
Laŭ historio, ĝi trapasis similajn epokojn kiel najbaraj literaturoj, kiel germana literaturo, itala literaturo, hispana literaturo, angla literaturo ktp.
La Kanto de Roland (ankaŭ Rolandkanto aŭ Kanto pri Rolando, france, Chanson de Roland) estas unu el la plej famaj tekstoj de la mezepoka literaturo kaj la plej antikva epopeo. Ĉi tiu ĝesto aŭ recitaĵo de heroaĵo, rakontas la frankan invadon en Iberion en la jaro 778, kaj la morton de la nevo de Karolo la Granda, la brava Roland, en la Batalo de Roncesvalo. Ties ĉefa trajto estas la tema unueco, pli rara en la pioniraj verkoj. Ĝi estis verkita fine de la 11-a jarcento, kaj estas anonima, ĉar la nomo Tiroldus, kiu aperas en la manuskripto de Oksfordo povus estis de la aŭtoro, de la kopiisto aŭ de la menestrelo. La teksto enhavas ĉirkaŭ kvar mil versojn deksilabajn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.