From Wikipedia, the free encyclopedia
Albert COSSERY, naskiĝinta je la 3-a de novembro 1913 en Kairo, mortis la 22-an de junio 2008, estis franclingva verkisto nacie egiptano.
Albert Cossery | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Albert Cossery | |||||
Naskonomo | Albert Cossery | ||||
Naskiĝo | 3-an de novembro 1913 en Kairo, Egiptio | ||||
Morto | 22-an de junio 2008 (94-jaraĝa) en 6-a arondismento de Parizo, Francio | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Egiptio Francio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Monique Chaumette (en) (1945–1961) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto scenaristo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q23858277 ❦ Q24931152 ❦ Q24931091 ❦ The Colors of Infamy vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Albert Cossery naskigis en burĝa kopta-kristana familio kaj, kiel estis tiam kutima en la riĉaj familioj egiptaj, li studis en franclingva lernejo. Jam 10 jaraĝa li estas perfekte klera en la franca literaturo. Li ekverkas romanojn kaj poemojn. Dum vojaĝo en Usonon li renkontas kun Henry Miller kiu ebligas eldonon de lia unua romano, en jaro 1940,Les hommes oubliés de Dieu (Dioforgesitaj homoj). en 1945 li iras Parizon,kie li instaliĝas en eta gastejo de la studenta kaj intelektula kvartalo Saint-Germain-des-Prés kaj de tiam ĉiam vivis hotele en ĝi, li plu loĝas tie.
Li diras: "Mi posedas nenion, mi estas libera" La monon pri kiom li bezonis, li trovis dank'al amikoj kaj liaj maloftaj libroj. "Ne endas pli. Kiam oni havas kiom eblas vivi, oni ne laboru." Li ne volas partopreni en la "ĉirkaŭa frenezo". Ĉiuj romanoj de Cossery sceniĝas en Egipto. La aŭtoro sentas malfalsan amon je siaj roluloj, ofte pitoreskaj kaj elstare originalaj, kaj se oni ofte sentas ironio en la situacioj, kondutoj, rezonadoj, li neniam estas cinika. El unu inter liaj romanon : Mendiants et orgueilleŭ (almozuloj kaj orgojlaj) oni faris filmon.
Le "mesaĝo" de lia verkaro estas iel anarĥia, laŭdas pigrecon, socian marĝenecon, kontraŭ la pezo la stulteco la krueleco de ĉiuj potencoj, liaj herooj estas almozuloj, dormemaj riĉuloj, ĉiesulinoj, petolaj kaj sentabuaj farsuloj, kiujn li oponas al la diktatoreco de socia ordo kaj friponaj riĉuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.